Arondismento Strasburgo
| Arondismento Strasburgo | |
| france: Arrondissement de Strasbourg
germane: Arrondissement Straßburg toskalbane: Arrondissement Strossburi | |
| Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Kolektivumo | eŭropa kolektivumo de Alzaco |
| Historia regiono | |
| Ĉefurbo | Strasburgo |
| Areo | 337,6 km² (33 760 ha) |
| Loĝantaro | 522 596 (2023) |
| Denseco | 1 548 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 678 |
| Komunumoj | 33 |
La arondismento Strasburgo (france arrondissement de Strasbourg, germane Arrondissement Straßburg, alzace Arrondissement Strossburi) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bas-Rhin (historie en Esperanto Malsupra Alzaco) en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Alzaco kaj ekde 2021 al la eŭropa kolektivumo de Alzaco. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Strasburgo (france Strasbourg /stʁa.sbuʁ/, origine germane Straßburg kaj alzace Strossburi /ʃtrosburi/ aŭ Schdroosburi). Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 522 596 personoj sur areo de 337,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 548 loĝantoj/km².
Membroj
[redakti | redakti fonton]La arondismento enhavas la komunumojn Strasburgo, Eckwersheim, La Wantzenau (Wanzenau), Vendenheim kaj la kantonojn Hœnheim (Hönheim), Illkirch-Graffenstaden, Lingolsheim kaj Schiltigheim. Sume laŭ la administra refermo de 2015 temas pri 11 kantonoj, el inter ili 6 nur urbaj kantonoj de Strasburgo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]