Ottmar Nachtgall
Ottomarus Luscinius (1478-1537) | |
---|---|
"Senarii Proverbiales ex diuersis Poëtis graecis" verko eldonita en 1521. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1478 en Strasburgo, Francio |
Morto | 5-a de septembro 1537 en Freiburg im Breisgau, Germanio |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Vieno, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Padovo, Universitato de Parizo, Katolika Universitato de Loveno |
Okupo | |
Okupo | muzikologo |
Ottmar NACHTGALL (1478-1537) estis germana teologo, humanisto, tradukisto, muzikisto, orgenisto, latinisto, helenisto, filologo, doktoro pri juro kaj komentisto pri la Biblio. Li estis lernanto de Jakob Wimpfeling (1450-1528), Paul Hofhaimer (1459-1537) kaj unua profesoro pri la greka en la Universitato de Strasburgo. En Vieno li studis muzikon sub gvidado de Wolfgang Grefinger (1470-1515).
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1508 li studis la latinan sub gvidado de Publio Fausto Andrelini (1462-1518) kaj la greka sub Ĝirolamo Aleandro (1480-1542). Pli malfrue li studis kanonan juron en la Katolika Universitato de Loveno, en Padovo kaj en Vieno sub direktado de Wolfgang Grefinger. Sekve, li vojaĝis al Grekio kaj Malgrandazio, revenante al Strasburgo, en 1514.
Tie, li asociiĝis al Wimpfeling kaj Sebastian Brant (1457-1521) kaj aliiĝis al beletra rondo. En 1515, li estis nomumita orgenisto ĉe la Preĝejo de Sankta Tomaso, kaj ankaŭ ricevis vikariejon, ĉar li estis sacerdoto. Krom tio, li instruis en la lernejo de la Hospitalamaj Kavalieroj kaj en la lernejo de la katedralo de Strasburgo.
En Strasburgo, li disvastigis sian entuziasmon pri la greka lingvo kaj literaturo, kaj publikigis grekajn gvidlibrojn, kolektojn da modeloj pri la greka gramatiko krom eldonon pri Lukiano kun traduko. En tiu sama jaro, li publikigis libron pri la elementoj de la muziko "Institutiones musicae" ("Muzikaj institucioj"), kaj en 1516 li eldonis reviziitan kompendion pri la "Rosella" surbaze de la tekstolibro de Baptista Trovamala pri kazoj de konscienco.
En Italio, Luscinius ricevis sian diplomon kiel Doktoro pri Juro. En 1520, li perdis la postenon en la Preĝejo de Sankta Tomaso, kaj ne plu ricevis la prebendon kiun li multe necesis, sed baldaŭ li estis indikita kiel kanonikulo en la Preĝejo de Sankta Stefano, en Strasburgo. En 1523, li iris al Aŭgsburgo kaj tie li iĝis profesoro pri la Biblio kaj la greka en la Monaĥejo de Sankta Ulriko.
Kvankam li estis dediĉa humanisto kaj oponanto de la skolastikismo, Luscinius ne iĝis apoganto de la protestanta reformacio. Tamen, dum kelkatempo, li ŝajne estis amiko de la movado kaj certe harmoniis kun la doktrino pri saviĝo nur per la fido. Sed li kredis ke tiaj disputoj ne estis pli ol parolaj ĉikanadoj, tiamaniere ke li komencis eviti flankoprenadojn. Post 1525, tamen, li estis konsiderata konvinka katoliko.
La familio Fugger igis lin predikisto en la Preĝejo de Sankta Maŭrico, kaj li iĝis la plej grava reprezentanto de la katolika demando en Aŭgsburgo, dum liaj predikoj vekadis la malsimpation de la protestantoj. En 1528, post refojaj vokadoj de la evangeliaj predikistoj kiel herezuloj, li arestiĝis kaj malliberiĝis en sia domo mem. En 1529, li iĝis predikisto en la Katedralo de Frajburgo en Brisgovo.
Ĉe la fino de sia vivodaŭro, li emis eniris en la kartuzia monaĥejo sed la morto kunportis lin kiam li estis nur 50-jara.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- "Musicae institutiones; muzikologiaj studoj kaj komponaĵoj 1515
- Gnōmai monostichoi kata stoicheion ek diaphorōn poiētōn, 1515
- Senarii graecanici quingenti et eo amplius versi; singuli moralem quandam ..., 1515
- "Collectanea sacrocancta 1515
- SErmones et Exhortationes ad monachos, 1516, Johannes Trithemius, Ottmar Luscinius
- "Progymnasmata graecanae literaturae; kurso pri greka gramatiko. 1517
- Ex Luciano Quaedam Iam recens traducta, 1517, Lucianus Samosatensis, Ottmar Luscinius
- Sermones et varij Tractatus, 1518, Johannes Geiler von Kaysersberg, Ottmar Luscinius, Beatus Rhenanus, Jakob Wimpfeling
- Doctissimi Haymonis Saxonis episcopi Halberstatten[sis. in diui Pauli ...], 1519 Haimo z Halberstadtu (svatý), Hieronymus Gebwiler, Johannes Trithemius, Ottmar Luscinius, Sixtus Hermann
- Graece et Latine. Senarii Proverbiales ex diuersis poëtis graecis, 1521, Johannes Stobaeus, Ottmar Luscinius
- Commentarii aliquot ... de eo quod Docenda sit virtus, 1522, Plutarchus, Ottmar Luscinius
- "Grunnius sophista; satira dialogo 1522
- "Allegoriae Psalmorum ; studo pri la psalmaro, kaj latine kaj germane. 1524
- Ioci ac sales mire festivi, 1524
- Allegoriae Psalmorvm Davidis Prophetae: Plectra In Singvlos Psalmos ..., 1524
- Prognosticon: ... ostendens anno 1524 nullum diluvium futurum, 1524, Paulus von Middelburg, Ottmar Luscinius
- Plutarchi Chaeronei philosophi et historici quaedam lucubrationes, in ..., 1524, Plutarchus, Ottmar Luscinius
- "Die evangelisch Hystori ; studo pri la evangelioj. 1524
- Commentarius, peri tu akeuin, Id est, de officio auditoris quid legendo, aut ..., 1528, Plutarchus, Ottmar Luscinius
- "Seria iocique dulcissimo literaru mecoenati; kune kun Antonio Fuggero. 1529
- "Musurgia seu praxis musicae; muziktraktaĵo. 1536
- Vita Domini Nostri Ihesv Christi: Hoc Est, Tocivs Evangelicae Historiae Ex ..., 1544, Ammonius Hermiae, Kaspar Brusch, Ottmar Luscinius
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Catholic Encyclopedia
- The Clavichord, Bernard Brauchli
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Alsace histoire[rompita ligilo]
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Lukiano de Samosato (125-180)
- Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510)
- Jakob Wimpfeling (1450-1528)
- Hugo von Hohenlandenberg (1457-1532)[1]
- Sebastian Brant (1457-1521)
- Paul Hofhaimer (1459-1537)
- Publio Fausto Andrelini (1462-1518)
- Sebastian Virdung (1465-1530)[2]
- Konrad Peutinger (1465-1547)
- Wolfgang Grefinger (1470-1515)[3] aŭstra komponisto
- Hieronymus Gebwiler (1473-1545)
- Ĝirolamo Aleandro (1480-1542)
- Martin Agricola (1486-1556)
- Henricus Glareanus (1488-1563)
- Petrus Mosellanus (1493-1524)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Viroj
- Naskiĝintoj en 1487
- Mortintoj en 1537
- Mortintoj la 5-an de septembro
- Germanaj teologoj
- Germanaj humanistoj
- Germanaj helenistoj
- Germanaj latinistoj
- Germanaj muzikistoj
- Germanaj orgenistoj
- Germanaj filologoj
- Universitato de Strasburgo
- Universitato de Vieno
- Universitato de Padovo
- Universitato de Hajdelbergo
- Universitato de Parizo