Beatus Rhenanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beatus Bild
(1485-1547)
humanista Germanicus
humanista Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 22-a de aŭgusto 1485
en Schlettstadt, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Sélestat, Francio)
Morto 20-a de julio 1547
en Strasburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Francio)
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Parizo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Beatus Rhenanus (1485–1547) (naskiĝis kiel Beat Bild en Schlettstadt en la 22-a de aŭgusto 1485 kaj mortis en Strasburgo en la 20-a de julio 1547) estis germana humanisto, eldonisto, filologo, religia reformisto, juristo, klasika klerulo kaj librokolektisto. Li fondis la Humanisman Bibliotekon de Sélestat, nuntempe situantan ĉe strato kiu portas lian nomon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Antoine Bild, estis sukcesa viandisto en Rhinau (kaj el tio devenas lia nomo Beatus el Rhinau aŭ Beatus Rhenanus). Antoine elmigris al Schlettstadt, kaj fine fariĝis magistratestro[1] de la urbo. Do, li povis doni al la filo bonegan edukadon. Rhenanus vizitadis la faman "Latinan Lernejon" de Schlettstadt, kaj, en 1503, li iris al la Universitato de Parizo, kie li estis tre influita de la eminenta aristotelisto Jacobus Faber Stapulensis (1455-1536), kaj de la franca filozofo Karolo Bovilo[2] (1475-1567).

En 1507, li reiris al Schlettstadt kaj poste li translokiĝis al Strasburgo, kie li laboris kiel tekstokorektanto por la tipografo Mathias Schurer (1470–1519)[3]. Krom tio, li konatiĝis kun la grandaj alzacaj humanistoj kiaj: Jakob Wimpfeling, Johann Geiler von Kaysersberg kaj Sebastiano Branto. Ekde 1508, li komencis siajn laborojn kiel verkisto, pretigante la prefacon de la "Proverbaj kaj Moralaj leteroj"[4] de sia pariza majstro Publius Faustus Andrelinus (1450–1518)[5], ĝis kiam, en 1509, li publikigas la Proverbaron de Erasmo[6][7], kaj, en la sekva jaro, La Vivo de Gejler, granda predikisto liaepoke.

En 1511 li vojaĝis al Bazelo, kie li studis la grekan lingvon kaj fariĝis amiko de Desiderius Erasmus, kaj havis elstaran rolon en la verkoj publikigitaj de Johannes Frobenius (1460–1527), ĉefe rilate al la neolatinaj aŭtoroj kiaj Johannes Baptista Spagnolo (1447–1516), Gregorio de Nazianco (329–389) kaj Georgius Trapezuntius (1395–1486), kaj ankaŭ la latinaj kiaj Plinio, la Juna, Suetonio, Seneko la Juna (4 a.K. – 65 p.K.], krom aliaj. Li daŭre korespondis kun multaj siatempaj kleruloj, inkluzive sian amikon Erasmo, al kiu li reviziis la plej gravajn verkojn de la humanisto kaj reformisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vita Geileri, Strasburgo 1510
  • Kommentar z. Germania d. Tacitus, Lyon 1519
  • Rerum Germanicarum libri III, Bazelo 1531
  • Seneca, In morte Claudii Caesaris ludus, Bazelo 1515
  • Synesius, Bazelo 1515
  • Curtius Rufus, Bazelo 1519
  • Tertullian, Bazelo 1521 e 1528
  • Velleius Paterculus, Panégyriques antiques, Bazelo 1521
  • Autores historiae ecclesiasticae, Histoires ecclésiastiques, Bazelo 1523
  • Tacitus, Annales, Veneza 1534
  • Livius, Bazelo 1535
  • Werke u. Lebensgesch. d. Erasmus, (Vivo kaj Verkaro de Erasmo) Bazelo 1540
  • Briefwechsel, eldonita de A. Horawitz e K. Hartfelder, 1886.
  • Histoire naturelle de Pline l'Ancien, 1526 (Natura Historio far Plinio la Maljuna)
  • Histoire des Goths, Procópio de Cesareia (Historio de la Gotoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verdire, en Mezepoko la magistratestro oficis kiel prefekto kaj juĝisto.
  2. Bibliothèque Nationale de France
  3. Mathias Schurer (1470–1519) estis alzaca presisto kaj tipografo.
  4. Lettres proverbiales et morales, verko de Publius Faustus Andrelinus (1462–1518).
  5. Publius Faustus Andrelinus (1462–1518) estis itala humanisto.
  6. Mondes Humanistes et Classiques
  7. Adagium estas kolekto da grekaj latinaj proverboj, kompilita de Erasmo de Roterdamo, unue publikigita en la jaro 1500.


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj