Girolamo Aleandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hieronimo Aleandro, diplomato kaj poeto

Ĝirolamo ALEANDRO, latinigite Hieronymus Aleander, (naskiĝinta la 13-an de februaro 1480 en Motta di Livenza, mortinta la 1-an de februaro 1542 en Romo), estis itala humanisto kaj kardinalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kuracisto el nobela familio li studis unue medicinon sed poste teologion kaj klasikajn lingvojn ĉe la universitato de Padova. Ekde 1499 li troviĝis en Venecio instruante lingvojn orientajn kiel ankaŭ la latinan kaj la helenan. Samloke li aliĝis al la rondo ĉirkaŭ la libropresisto humanisma Aldo Manuzio.

En 1501 vokis lin papo Aleksandro la 6-a Romon kaj komisiis lin ekdeĵori kiel diplomato. Dumvojaĝe li konatiĝis i.a. kun Erasmo de Roterdamo. En 1508 Aleandro iris al la Sorbono Parizen kiel docento de la malnovaj lingvoj enkondukante la sisteman studadon de la helena lingvo. Dum liaj filologaj tempoj en Venecio kaj Parizo li prizorgis la eldonadon de malnovgrekaj aŭtoroj kaj verkis gramatikon de la helena. Pionireca estis lia en 1512 publikigita vortaro Lexicon graeco-latinum. Post mallonga restado en Orléans - eble por eviti kontakton kun pestuloj en la franca ĉefurbo - li elektitis en 1513 rektoro de la pariza altlernejo. Ankoraŭ samjare li reokupiĝis pri politikaĵoj kaj ekservis por la kancelierejo de la reĝo Ludoviko la 12-a, fariĝis kanceliero de la lieĝa episkopo-princo kaj finfine en 1517 (1519?) estro de la Vatikana Biblioteko.

Aleandro kaj Lutero[redakti | redakti fonton]

En septembro de 1520 lia papa moŝto Leono la 10-a sendis lin kiel nuncio ĉe la kortegon de Karlo la 5-a por mobilizi la imperiestron kaj la tutan regnon kontraŭ la Reformacio. En Worms en 1521 li havis dum la Reichstag rolon decidan. En fama parolado la merkredon de la cindroj li postulis tujan proskribon de Martin Luther, sed vane. Luther invitatis kaj povis klarigi siajn vidpunktojn. La skizo de la Edikto de Worms estas de Aleandro - kio finis la amikecon kun Erasmo de Roterdamo. Aleandro krome instigegis la akception de tiu ĉi dokumento.

En 1524 li iĝis ĉefepiskopo de Brindisi kaj nuncio papa ambasadoro ĉe Francisko la 1-a (Francio). Kun li li estis eĉ arestita en 1525, dum la Batalo de Pavia. Li plue ofte agadis diplomate por la Sankta Seĝo, ĉefe kun la tasko trovi pacan harmonion inter la diversaj frakcioj en la Germana Regno. Tamen li ne sukcesis malebligi la faron de la interkonfesia Paco de Nürnberg en la 23-a de julio 1532. Tria oficiala sendo Germlandon en 1538 denove fiaskis. En 1538 li ankaŭ kardinaliĝis fare de Paŭlo la 3-a kaj ricevis kiel titolaran preĝejon la Kirkon Sankta Krizogono en Romo.

Graveco verkista[redakti | redakti fonton]

Por la historio de la Reformacio kaj de la komenciĝanta kontraŭreformacio liaj leteroj kaj lia taglibro estas fontoj multinformaj ne trotakseblaj. Aleandro ankaŭ famiĝis kiel poeto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Müller: Aleandro, Girolamo. En: Theologische Realenzyklopädie (TRE), Bd. 2 (1978), p. 227–231
  • Theodor Brieger: Aleander, Hieronymus. En: Realenzyklopädie für protestantische Theologie und Kirche (RE), Bd. 1, (1896), p. –332
  • Ottavio Bucarelli: Art. Girolamo Aleandro jun. En: Stefan Heid, Martin Dennert (eld.): Personenlexikon zur Christlichen Archäologie. Forscher und Persönlichkeiten vom 16. bis zum 21. Jahrhundert. Schnell & Steiner, Regensburg 2012, ISBN 978-3-7954-2620-0, Bd. 1, p. 60.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]