Enkora kardinalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spura fonto: [1]

Kardinalo enkora (latine: cardinalis in pectore) estas kardinalo, kies nomumo ne estas publikigita de la papo, pro diversaj motivoj. La latina lokucio devenas el la fakto ke la necitita nomo restas en la «sekreto de la koro (brusto) de la papo». La papo sciigas ke mem publikigos la nomon de la kardinalo enkora laŭ sia diskrecio, en estonta konsistorio. Se la papo intertempe mortus antaŭ la publikigo, la kardinalo, pliprecize la kardinaloj enkore kreitaj restus porĉiame sekretaj kaj kompreneble neniam inkluzivitaj en la nombro de kardinaloj.

Kanona leĝaro[redakti | redakti fonton]

La nuna kanona kodo tiel normas la materion:

"Tiu kiu estas levita al la kardinala digneco, se la roma pontifiko pri li anoncis la nomumon, rezervante tamen la nomon en kore, dum tiu tempo estas devigata al neniu kardinala tasko kaj ĝuas neniun rajton propran de kardinaloj; tamen, post kian lia nomo estos publikigita de la papo mem, li estas devigata al tiuj devoj kaj ĝuas tiujn rajtojn; sed ĝuas ankaŭ la rajton de prioritato ekde la tago de la rezervo en kore. (kanono 351 § 3.

Estas do precizigite ke:

  • la papo rajtas nomumi enkoran kardinalon;
  • la liberiĝo de ĉiuj kardinalaj taskoj kaj rajtoj propraj de kardinaloj;
  • la rajto de prioritato ekde la la tago de la rezervo in pectore de la nomo.

Ne estas menciata la kazo de la morto de la papo antaŭ la publikigo de la nomo, sed evidentas ke tia nomumo estingiĝas ĉar ĝi estas nenimaniere dokumentebla.

Papo kiuj uzis nomumi kardinalojn enkorajn[redakti | redakti fonton]

La praktiko enkore levi al kardinalado komenciĝis kun la papo Marteno la 5-a (1417-1431). Ĝis la fino de la 15-a jarcento estis nur 10 la nomimitoj enkoraj kaj la normoj ne estis tre klaraj. Iuj enkoraj kardinaloj partoprenis en Konklavo; aliaj estis publikigitaj de sinsekvaj papoj.

Marteno la 5-a (1417-1431)[redakti | redakti fonton]

4 enkoraj en diversaj konsistorioj, ĉiuj publikigitaj

Pio la 2-a (1458-1464)[redakti | redakti fonton]

1 enkora kardinalo, poste publikigita.

Inocento la 8-a (1484-1492)[redakti | redakti fonton]

du enkoraj kardinaloj: unu publikigita, la alia restis nepublikigita

Aleksandro la 6-a (1492-1503)[redakti | redakti fonton]

Tri enkoraj kardinaloj, unu neniam publikigita

Inocento la 12-a (1691-1615)[redakti | redakti fonton]

Unu enkora kardinalo publikigita

Papoj de la 19-a jarcento nomumintaj enkorajn kardinalojn[redakti | redakti fonton]

La 19-a jarcento vidis multajn enkorajn kardinalojn duma la serva 20-a nur 15.

Pio la 7-a (1800-1823[redakti | redakti fonton]

23, entute, enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Leono la 12-a (1823-1819)[redakti | redakti fonton]

Pio la 8-a (1829-1830[redakti | redakti fonton]

8 enkoraj kardinaloj ,sed neniu puplikigita pro morto de la papo.

Gregorio la 16-a (1831-1846)[redakti | redakti fonton]

45 enkora kardinaloj, kies 6 neniam publikigitaj

Pio la 9-a (1846-1878)[redakti | redakti fonton]

10 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publigitaj

Leono la 13-a (1878-1903)[redakti | redakti fonton]

9 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Pio la 10-a (1903-1914)[redakti | redakti fonton]

1 enkora kardinalo publikigita.

Benedikto la 15-a (1914-1922)[redakti | redakti fonton]

1 enkora kardinalo, publikigita

Pio la 11-a (1922-1939)[redakti | redakti fonton]

2 enkoraj kardinaloj, publikigitaj

Pio la 12-a (193-1958)[redakti | redakti fonton]

Neniu enkora kardinalo

Johano la 23-a (1958-1963)[redakti | redakti fonton]

3 enkoraj kardinaloj, neniam publikigitaj. Eble unu el tiuj estis Josyp Slipyj, tiam ĉefepiskopo de Lvivo (Ukrainio) kiu estus kardilagita de Paŭlo la 6-a

Paŭlo la 6-a (1963-1978)[redakti | redakti fonton]

2 enkoraj kardinaloj, publikigitaj.

Johano Paŭlo la 1-a (1978-1978)[redakti | redakti fonton]

Neniu enkora kardinalo

Johano Paŭlo la 2-a (1978-2005)[redakti | redakti fonton]

4 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Benedikto la 16-a (2005-2013)[redakti | redakti fonton]

Neniu enkora kardinalo

Papo Francisko[redakti | redakti fonton]

Neniu enkora kardinalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]