Vatikana Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo Siksto la 4-a nomumas Bartolomeo Platina al prefekto de la Vatikana Biblioteko, fresco de Melozzo da Forlì, 1477, nun en la Vatikanaj Muzeoj.

Vatikana Biblioteko (oficiale Bibliotheca Apostolica Vaticana en latina, aŭ Apostola Vatikana Biblioteko) estas la biblioteko kiun la Sankta Seĝo aranĝigis kaj prizorgigis en Vatikano (adreso: Salono Siksta, Korto de Belvedere) kaj kiu nun posedas kolektojn de antikvaj tekstoj kaj de raraj libroj inter la plej gravaj de la mondo. Ĝia historio resumiĝu tiel:

Papo Nikolao la 5-a (1447-1455), elstara humanisto de la 15a jarcento, unua konceptis la ideon, kaj fondis kolekton de kodeksoj kiu estus la unua nukleo de la estonta biblioteko. La fondo, male, de la biblioteko reeĥas la memoron pri Siksto la 4-a, papo ekde 1571 ĝis 1584, kiu per la buleo Ad decorem militantis Ecclesiae, kiu ankaŭ nomumis Bartolomeno Sacchi el Mantuo gubernator et custos (reganto kaj gardanto) de la biblioteko. Ĉar tiu gubernator kromnomiĝis ankaŭ Plàtina, la biblioteko estis indikita ankaŭ per “Biblioteko Palatina”.

La nova biblioteko rikoltis la manuskriptojn, la kodeksojn, la fondaĵojn de Siksto la 4-a kaj de ties antaŭuloj. La celoj estas resumitaj de Paŭlo la 6-a en la parolado okaze, 1975, de la 5a jarcento de la BAV: “La biblioteko estis laŭjarcente dotita je abunda kaj grandvalora, eĉ netaksebla, libra riĉaĵo por ĉion tion meti je dispono de studuloj, en la diversaj fazoj de la konsultado, de la legado, de la kontrolo kaj de la konkluda sintezo”.

Siksto la 5-a komisiis al la artitekto Domenico Fontana la konstruon de la salono Siksta en kiu la volumoj estis sistemigitaj sur taŭgaj srankoj, kie ili restis ĝis la papado de Leono la 13-a. Nun la salono kaj apudaĵoj tiucele okupitaj estas en rearanĝa fazo en kiu fina celo estas la diĝitigo de la senmezura heredaĵo de manuskriptoj; estas ankaŭ antaŭviditaj diversaj reordigoj por faciligi la konsultadon de la esploristoj vizitantaj la apostolan bibliotekon, kiuj estas mezume 20.000 po jare (2010).

Heredaĵo de la biblioteko[redakti | redakti fonton]

Dume la biblioteko riĉiĝis je multego da bibliografiaj kolektoj de antikvaĵoj kaj artaverkaĵoj, kiel la Medalkolekto (1738). En 1755 aldoniĝis tri kolektoj devenantaj el kristana antikvaĵaro, plejparte de la romaj katakomboj.

Inter la plej grandvaloraj pecoj elstaras la famega Codex Vaticanus, la plej antikva manuskripto de biblio ĝis nun konita.

Hodiaŭ honoras la apostolan vatikanan bibliotekon laŭlonge de 50 kilometroj de bretaro:

• 1.600.000 presitaj libroj, antikvaj kaj modernaj

• 8.300 inkunabloj (inter kiuj, 65 pergamenaj)

• 180.000 manuskriptaj kodeksoj kaj arĥivaj kartoj

• 300.000 moneroj kaj medaloj

• ĉirkaŭ 20.000 artobjektoj.

Teamo de filologoj daŭrigas labori kaj katalogi la ĉeestajn dokumentojn manuscrptajn pri kiuj scienca analizo atingis apenaŭ la 20 procenton (2012).

De 1985 ekzistas informadika katalogo varie konsultebla.

La aliro al la BAV estas konsentita nur al universitataj dokentoj kaj esploristoj. La nuna (2009) prefekto de la Biblioteko estas kardinalo Raffaele Farina.

Raraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [5] Ĉiutagaĵo Avvenire de la 22-a de novembro 2012

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jaca Book kaj Lev, La Biblioteca apostolica, p. 352, ISBN: 60468-1