Pierre Pflimlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Pflimlin
Persona informo
Pierre Pflimlin
Naskiĝo 5-an de februaro 1907 (1907-02-05)
en Roubaix
Morto 27-an de junio 2000 (2000-06-27) (93-jaraĝa)
en Strasburgo
Tombo Cimetière Saint-Gall de Strasbourg vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Strasburgo • Katolika Universitato de Parizo vd
Partio Popola Respublikana Movado vd
Subskribo Pierre Pflimlin
Familio
Infanoj Étienne Pflimlin vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Ĉefministro de la Kvara Respubliko
Dum majo 1958
Sekvanto Charles de Gaulle
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Eugène Jean PFLIMLIN (Franclingva prononco: [pjɛʁ flimlɛ̃]; 5-a de februaro 1907 – 27-a de junio 2000) estis franca politikisto de kristandemokratia tendenco kiu servis kiel Ĉefministro de la Kvara Respubliko nur dum kelkaj semajnoj en 1958, antaŭ esti anstataŭita de Charles de Gaulle dum la krizo de tiu jaro.

Li estis advokato kaj membro de la kristandemokratia Popola Respublikana Movado (MRP), kaj estis elektita deputito el la departemento Bas Rhin en 1945. Kun personaj radikoj en Elzaco, Pflimlin havis inter sia sampartiannoj de la MRP la Luksemburgi-devena Robert Schuman; por ambaŭ, la rilatoj kun Germanio ludis gravan rolon en ilia politika pensaro.

Li tenis kelkajn registarajn postenojn dum la Kvara Respubliko, nome Ministro de Agrikulturo (1947–1949 kaj 1950–1951) kaj Ministro de Ekonomio kaj Financo (1955–1956 kaj 1957–1958).

La 13an de majo 1958, la Francia Nacia Asembleo aprobis lian nomumon kiel Ĉefministro. Sed la saman tagon, okazis tumultoj en Alĝero. La francaj generaloj en Alĝerio timis, ke li aranĝos negocitan solvon kun la alĝeriaj naciistoj kio havigos al ili la kontrolon de Alĝerio. Ili malakceptis agnoski lian ministraron. Tiam gravaj politikistoj abandonis lin, kiel Guy Mollet, Vincent Auriol kaj Antoine Pinay. La krizo portis Charles de Gaulle al la posteno de Ĉefministro la 1an de junio.[1]

Krom aliaj postenoj, Pflimlin servis kiel urbestro de Strasburgo de 1959 ĝis 1983.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Gildea, France since 1945 (1996), paĝo 44


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
Piet Dankert19841987Lord Plumb