Parkurbo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parkurbo Esperanto[1] (germane Parkstadt Esperanto) estis projekto por konstrui urboparton en Munkeno rilate al Esperanto, antaŭ la Unua Mondmilito. Tio celis esti la centro de la tuta Esperanta movado. En 1912 estis fondita aparta ligo por efektivigi la urbon je 13 km de München. Oni faris grandan loterion, kolektis monon ankaŭ de Esperantistoj. Fine la mono pereis, la plano fiaskis.

Projekto[redakti | redakti fonton]

Desegno el propaganda teksto de la iniciatantoj.
La iniciatantoj abunde reklamis, ekzemple per glumarkoj, por la projekto.

La projekto de Parkstadt Esperanto estas kutime, ĉar ĝi fiaskis, prezentita sub negativa aspekto. La malmultaj aŭtoroj, kiuj traktis la temon, supozigas, ke la iniciantoj ekde la komenco planis trompon de la miloj, kiuj investis monon.

La baza ideo estis moderna kaj sekvis tendencon, kiu estis rimarkebla ankaŭ en alia sociaj movado. Tio estas indiko, ke la Esperanto-Movado siatempe estis moderna kaj parto de la progresemaj tendencoj en la socio. La kreado de loĝkvartaloj, kiuj estas alternativo al la dense okupitaj, fumaj kaj malsanaj kvartaloj de la grandaj urboj, estis rimarkinda movado. Loĝi en la naturo estis revo, kiu iĝu realace ankaŭ por la malsupraj tavoloj, nome la laboristaro.

La propagandaj dokumentoj de Parkstadt Esperanto esprimas ĉi tiun deziron. La promeso estis samtempe belaj kaj malmultekostaj domoj kaj la financaj teknikoj, ekzemple loterio, ne estas malkutimaj. La kialoj por la fiasko ne estas klaraj. Ĉiukaze la fino okazis longe antaŭ la Unua Mondmilito kaj la malamo kontraŭ germanoj kaj la manko de eksterlanda mono ne sufiĉas por klarigi.

Pri la ideologia fono kaj la evoluo de la ideo bv. vidi sub Gartenstadt en la germana versio de Vikipedio.

El la historio de la Esperanto-Klubo Munkeno

Citaĵo
 Sed ĉefe interese nun nova projekto, nome (la 8an de Junio) 1912 fondiĝo de Propaganda Ligo "Parkurbo Esperanto", Gräfelfing-München. Fakte la projekto (kies komitato enhavis tiom konatajn nomojn kiel d-ro Stuhlberger, 1a prezidanton, Leopold Schlaf, sekretarion kaj kiel kasiston Hans Tressel, kiun mi ja menciis kiel UEA-ĉefdelegiton jam 1909, - kaj precipe grave d-ro Zamenhof mem, kiu akceptis la Honoran Membrecon) malgraŭ subteno de miloj da aktivaj, monposedintaj esperantistoj en tuta mondo bedaŭrinde ne sukcesis, - verŝajne sekve de komenco de unua mondmilito, kiu malhelpis la fluon kaj ricevon de mono el la malamikaj landoj (kie la esperantistoj antaŭ la Mondmilito almenaŭ samforte ekzistis kiel en Germanujo).

Komence de 1913 ni legas en Germana Esperanisto, ke s-ro Schlaf ne plu laboras en Propaganda Ligo "Parkurbo Esperanto", sed tie agas nun arkitekto Sievers kaj bankisto Schuler. [...]

La Esperanto-Societo festis je 8a de Novembro sian 4-jaran jubileon; Propaganda Ligo Parkurbo, kiu estis ĝis tiam enregistrita asocio, ŝanĝis la strukturon kaj fariĝis akcia asocio. 

La Esperantisto Vasilij Devjatnin laboris por la projekto post la Propaganda piedvojaĝo al la 8-a Universala Kongreso en Krakovo en 1912. La broŝuro pri la Propaganda piedvojaĝo estis presita en Munkeno kaj informas pri la projekto.

Pliaj informoj[redakti | redakti fonton]

La estraro de la "Propagandabund" (Propaganda ligo Parkurbo Esperanto konsistis el:

  • prezidanto (I. Vorsitzender) J. Stuhlberger, kuracisto
  • vizprezidanto (II. Vorsitzender) 0. Higner, .
  • sekretario ( Schriftführer) Leopold Schlaf
  • kasisto (Kassier) Hans Tressel
Ŝajnas ke la estraro sukcesis aŭ almenaŭ provis integriĝi ankaŭ al ekflorantan laboristan movadon per Leopold Schlaf. Sed li forlasis la estraron post unu jaro kaj estis anstataŭigita de la komitatanoj Schuler kaj Sievers. Tamen Schlaf estis eksigita 1911 el la laborista organizo pro aŭtokrataj tendencoj kaj eventuale financaj fiagoj. Pri Hans Tressel estas trovebla, ke li estis delegito kaj honora membro de UEA. Pri la aliaj estraranoj mankas informoj.

Komitatanoj (Beiräte) : Dr. Wilh[elm] Floßmann (advokato/Rechtsanwalt), Ig[naz]. Geyer (arkitekto/Architekt), Alois Guggenberger (advokato/Rechtsanwalt), Dr. Hans Schuler (reĝa prokuroro/Kgl. Staatsanwalt), Dr. Rud[olf] Seidl (advokato/Rechtsanwalt), Fritz Sievers (arkitekto/Architekt), Robert Zeiler (inĝeniero/Ingenieur)

Honora komitato (Ehrenkomitee) : Generalleutnant von Belli de Pino (Kgl. Kämmerer), Freiherr Karl v. Branca, Freifrau Rosa v. Karg-Bebenburg, Kommerzienrat Lud. Parcus, Graf Joseph Pestalozza, Gräfin Elsa Pestalozza, Ludwig du Jarrys, Freiherr von la Roche (Kgl. Kämmerer), Major z. D. Fanny du Jarrys, Freifrau von la Roche, Adolf Graf Westarp.

malgraŭ la imponaj titoloj la menciitaj oficiroj kaj nobeluloj ili plej verŝajne estis duarangaj, seninfluaj kaj hodiaŭ ne plu konataj.

La baza ideo por kolekti la kapitalon estis loterio. Pro la fakto, de publika loterio ne povis okazi sen ofiala agnosko, oni trovis truon en loterio sole por la membroj de la "propaganda ligo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]