Alfred Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alfred SCHUBERT (naskiĝis en 1958 en Hausham) estas germana esperantisto kaj ĵurnalisto.

De 1977 ĝis 1983 li studis romanistikon kaj anglistikon ĉe Ludwig-Maximilians-Universität en Munkeno. Ekde 1983 li laboras kiel libera ĵurnalisto.

Esperanton li lernis jam junaĝe. Li estas redaktoro de Esperanto aktuell ekde 2006 kaj estrarano de Europa - Demokratie - Esperanto (EDE) ekde 2008. Li kandidatis por EDE en la Eŭropaj balotoj 2009. En 2010, li elektiĝis estrarano de la germana sekcio de UNU MONDO (Eine-Welt-Partei), kaj samtempe restis estrarano de EDE. Ekde 2015 li estas prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]