Irana Ruĝa Krescento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irana Ruĝa Krescento
جمعیت هلال‌احمر جمهوری اسلامی ایران
Emblemo de Irana Ruĝa Krescento
Lando  Irano
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1980
prezidanto Aliasghar Peyvandi (ekde 2017)
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Teherano
Interretejo http://rcs.ir
vdr

La societo Irana Ruĝa Krescento aŭ plennome societo Ruĝa Krescento de la Islama Respubliko Irano - perse جمعیت هلال‌احمر جمهوری اسلامی ایران‎, latinliterigite Jamʿiyat-e Helāl-e Aḥmar-e Jomhuri-e eslāmi-e Irān - estas organizaĵo de humanitara helpo en Irano, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Teherano, kaj kiel la nuntempa prezidanto ekde 2017 funkcias Aliasghar Peyvandi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

montaraj vivsavantoj de la societo Irana Ruĝa Krescento