Latva Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latva Ruĝa Kruco
Latvijas Sarkanais Krusts
Emblemo de Latva Ruĝa Kruco
Lando  Latvio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 20-a de novembro 1918
prezidanto Viktors Jaksons (laŭ la stato de 2020)
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Rigo
Interretejo http://www.redcross.lv/en/
vdr

La Latva Ruĝa Kruco - latve Latvijas Sarkanais Krusts - estas societo de humanitara helpo en Latvio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Rigo, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Viktors Jaksons.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Latva Ruĝa Kruco estis establita la 20-an de novembro 1918 en Rigo, nur du tagojn post la proklamo de la sendependa Respubliko de Latvio. Dum la plej frua tempo de la latva respubliko, la latva Ruĝa Kruco prizorgis rifuĝintojn kaj militkaptitojn de la ĵus finita 1-a Mondmilito. Dum la Latva Milito de Sendependeco la Latva Ruĝa Kruco ankaŭ helpis la vunditojn kaj malsanulojn. En la komenco de 1919 la Latva Ruĝa Kruco funkciigis hospitalojn en Jelgava, Liepāja, Valka kaj Rūjiena; en la dua duono de 1919 sekvis pliaj propraj malsanulejoj en Rigo, Pļaviņas, Smiltene kaj Gulbene. La Latva Ruĝa Kruco estis rekonita de la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento en 1923.

En 1938 la Latva Ruĝa Kruco havis 3.500 membrojn, 10 hospitalojn kun 1.000 litoj, tuberkulozajn sanatoriojn en Tērvete, Krimulda, Liepāja kaj Cēsis kun ĉambroj por 800 pacientoj. Ĝi ankaŭ havis 92 sanzorgejojn, 159 ambulancojn, 10 krizhelpajn staciojn, tri apotekojn, du flegejojn, stokejon kaj ortopedian metiejon. Estroj de la societo estis ĥirurga profesoro Jānis Jankovskis (1918–25), kuracisto Kārlis Kasparsons (1926–29) kaj dentisto Kārlis Barons (1930–40).

La Latva Ruĝa Kruco estis likvidita post la sovetia okupado de Latvio en 1940. Komence la operacioj rekomencis post la germana okupado de Latvio en 1941, sed poste estis interrompitaj de la germanaj aŭtoritatoj. La Latva Ruĝa Kruco estis restarigita en 1945 en ekzilo post kiam finiĝis la dua mondmilito. Ĝi estis restarigita en okcidenta Germanio fare de latvaj rifuĝintoj kaj la ĉefsidejo estis en la urbo Münster.

La 26-an de aprilo 1991 okazis la 11-a kongreso de la Latva Ruĝa Kruco en Rigo. En ĉi tiu kongreso estis proklamita, ke la nuna latva Ruĝa Kruco estas la sola jura posteulo de la fondita organizo en 1918.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]