Ganaa Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ganaa Ruĝa Kruco
Ghana Red Cross Society
Emblemo de Ganaa Ruĝa Kruco
Lando  Ganao
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1958
prezidanto Michael Agyekum Addo (laŭ stato de 2020)
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Akrao
Interretejo http://www.redcrossghana.org
vdr

La societo Ganaa Ruĝa Kruco - angle Ghana Red Cross Society - estas organizaĵo de humanitara helpo en Ganao, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Akrao.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ganao estis kolonio de la Brita Imperio ĝis 1957. Komence, la Ruĝa Kruca Societo en Ganao estis sekcio de la Brita Ruĝa Kruco. Post sendependiĝo, en 1958 per leĝo la Ruĝa Kruco de Ganao estis starigita kiel nacia societo.

Subsekcioj[redakti | redakti fonton]

La reto de lokaj oficejoj kovras ĉirkaŭ 60% de la nacia teritorio. La teritoria agado estas dividita en dek regionajn sekciojn, unu por ĉiu el la regionoj de Ganao. La regionoj dividiĝas al 138 distriktoj, el kiuj en 76 ekzistas distrikta komitato de la Ruĝa Kruco. En 48 el tiuj 76 distriktaj komitatoj funkcias kriz-sana servo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj organoj de la societo estas la Ĝenerala Asembleo, kiu kunvenas ĉiun duan jaron, kaj la centra komitato. Ĉiuj organizaj taskoj estas konfiditaj al volontuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]