Franca Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Ruĝa Kruco
Croix-Rouge française
Emblemo de Franca Ruĝa Kruco
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto Henri Dunant
Fondiĝo 1864
prezidanto Philippe Da Costa
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
dungitoj 27000
Sidejo Montrouge
Interretejo https://www.croix-rouge.fr/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Franca Ruĝa Kruco - france Croix-Rouge française - estas societo de humanitara helpo en Francio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Montrouge, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Philippe Da Costa.

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco[redakti | redakti fonton]

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

Ekzemple en 1907 en la franca societo de la Ruĝa Kruco oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. En 1916 Justin GODART, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de kapitano Georges Bayol.

Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, Monato, nro 10, oktobro 2018