Filipina Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipina Ruĝa Kruco
Krus na Pula ng Pilipinas / Philippine Red Cross
Emblemo de Filipina Ruĝa Kruco
Lando  Filipinoj
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1917
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Mandaluyong, Manila Metropolo
Interretejo http://www.redcross.org.ph
vdr

La Filipina Ruĝa Kruco - tagaloge Krus na Pula ng Pilipinas, angle Philippine Red Cross - estas societo de humanitara helpo en la Filipinoj, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Mandaluyong, Manila Metropolo.

Kreita en 1905 kaj rekonita en 1917 kiel filio de la Usona Ruĝa Kruco, kiel sendependa nacia societo la Filipina Ruĝa Kruco estis establita en 1947, kun radikoj en la Filipina Revolucio kontraŭ la Hispana Imperio. Ĝi komence okupiĝis nur pri provizado de sango kaj mallongperspektivaj paliativoj same kiel partopreno en agadoj rilataj al katastrofoj, sed la membroj intertempe fokusas pri pli vasta aro de humanitaraj servoj.

Nuntempe, la Filipina Ruĝa Kruco provizas ses gravajn servojn: naciaj sangobankaj servoj, katastrofohelpaj servoj, sekurecaj servoj, sanhelpaj servoj, bonfaraj servoj kaj ruĝkruca junularo. Ĉiuj enkorpigas la fundamentajn principojn de la Internacia movado de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescenta Movado - homaro, senpartieco, neŭtraleco, sendependeco, libervola servo, unueco kaj universaleco. Ĉi tiuj valoroj gvidas kaj inspiras ĉiujn personojn kaj volontulojn de la Ruĝa Kruco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]