Kenja Ruĝa Kruco
Etoso
Kenja Ruĝa Kruco | |
---|---|
Kenya Red Cross Society / Msalaba Mwekundu la Kenya | |
Lando | Kenjo |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1965 |
prezidanto | Uhuru Kenyatta, ŝtata prezidanto de Kenjo |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Najrobio |
Interretejo | https://www.redcross.or.ke/ |
La societo Kenja Ruĝa Kruco - angle Kenya Red Cross Society, svahile Msalaba Mwekundu la Kenya - estas organizaĵo de humanitara helpo en Kenjo, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Najrobio, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Uhuru Kenyatta, ŝtata prezidanto de Kenjo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (angle)
- informoj en retejo de la internacia federacio Arkivigite je 2020-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (angle)