Litova Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litova Ruĝa Kruco
Lietuvos raudonasis kryžius
Emblemo de Litova Ruĝa Kruco
Lando  Litovio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1919
prezidanto Gediminas Almantas
ĝenerala sekretario Gintarė Guzevičiūtė
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Vilno
Interretejo https://www.redcross.lt/
vdr

La Litova Ruĝa Kruco - litove Lietuvos raudonasis kryžius - estas societo de humanitara helpo en Litovio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo, kiu fondiĝis en 1919 post starigo de la Litova Respubliko, malfondiĝis post la perforta ankeso de Litovio fare de Sevetunio kaj restariĝis post la Kantanta Revolucio en 1990, membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Vilno, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Gediminas Almantas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La societo Litova Ruĝa Kruco estis fondita la 12-an de januaro 1919 fare de d-ro Rokas Šliūpas kaj aliaj. Multaj eminentaj litovaj kuracistoj estis aktivaj en la agadoj. La societo establis hospitalojn en Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Klaipėda, sekvis la unua tuberkuloza sanatorio en Litovio borde de la rivero Nemunas, ambulancaj sangotransfuzaj institucioj, flegejoj kaj kursoj, kaj kontribuis al la disvolviĝo de la banloko Birštonas kaj aliaj litovaj feriejoj. Dum la soveta epoko, ĉiuj posedaĵoj de la societo estis naciigitaj kaj ankoraŭ ne estas redonitaj.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La supera estraro de la Litova Ruĝa Kruco estas la kongreso. Inter la kongresaj kunvenoj, la societon estras la ĝenerala estraro. Ekde marto 2019 ĝi estas estrata de Gediminas Almantas. Ĉiuj estraranoj, inkluzive de la prezidanto, estas volontuloj kaj laboras nepagitaj. La ĉiutagan agadon aranĝas la Sekretariejo. Ĝia laboro estas direktata de la ĝenerala sekretario. Gintarė Guzevičiūtė nuntempe okupas ĉi tiun pozicion.

La Litova Ruĝa Kruco instruas unuan helpon, prizorgas maljunulojn, kiuj estas sen helpaj familianoj, kaj helpas homojn trafitajn de milito. Centraj integrigaj centroj por rifuĝintoj kaj migrantoj funkcias en Kaŭno kaj Klaipėda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]