Vjetnama Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vjetnama Ruĝa Kruco
Hội Chữ thập đỏ Việt Nam
Lando  Vjetnamio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto Tôn Đức Thắng
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Hanojo
Interretejo http://www.redcross.org.vn/
vdr

La Vjetnama Ruĝa Kruco - vjetname Hội Chữ thập đỏ Việt Nam, laŭvorte societo Kruco Ruĝa [en] Vjetnamio - estas societo de humanitara helpo en Vjetnamio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Hanojo.

La organizo fondiĝis dum la Unua Hindoĉina Milito, kaj origine havis du branĉojn. La Norda branĉo estis establita en Hanojo en 1946, kaj la Suda filio estis establita de d-ro Hồ Văn Nhựt en Sajgono en 1951.

La Suda filio funkciis aparte de la Norda Branĉo kaj estis oficiale rekonita de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, por trakti la kreskantajn bezonojn por helpo al vjetnamaj civiluloj kaptitaj en la konflikto inter Norda kaj Suda Vjetnamio dum la Hindoĉina Milito kaj al tiuj tuŝitaj de naturaj katastrofoj. La oficiala nomo de la organizo estis Vjetnama Ruĝa Kruco (VRK), kun sia ĉefsidejo ĉe avenuo en centra Sajgono nomita laŭ la organizo. La VRK ludis gravan rolon en la programo de helpo al la milionoj da rifuĝintoj de Norda ĝis Suda Vjetnamio, post la Ĝeneva Interkonsento en 1954.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

varbilo ĉe la centra oficejo