Dua Meksika Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dua Meksika Imperio
1864 – 1867

Flag of the Second Mexican Empire (1865-1867).svg

Coat of arms of Mexico (1864–1867).svg

Geografio
Teritorio de la dua meksika imperio je ekestiĝo
Teritorio de la dua meksika imperio je ekestiĝo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
Information icon.svg
vdr

La Dua Meksika Imperio estis ŝtato regata de Maksimiliano de Habsburgo kiel Imperiestro de Meksiko, formita el la dua franca interveno inter 1863 kaj 1867. La termino «dua» referencas al la natura sukcedo de la antaŭa Unua Meksika Imperio. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la unua imperia meksika princo, nome Agustín Jerónimo de Iturbide, la sukcedo al la trono devis pasi normale al la frato de la princo, nome Ángel de Iturbide y Huarte. Tamen, pro peto de la imperiestro Maksimiliano, li abdikis siajn rajtojn en sian filon, Agustín, kiu tiam jam estis adoptita de la sama imperiestro kiel lia sukcedanto en la meksika trono. Tiel, la 15an de Septembro 1865, Maksimiliano konkludis interkonsenton kun la familio spite malakcepton de la patrino, per kiu li akiris la adoptadon de la nepoj de la imperiestro Agustín la 1-a, nome Agustín de Iturbide y Green kaj lian kuzon Salvador de Iturbide y Marzán. Kiel konsekvenco, la juna Agustín estis deklarita princa heredanto, unuigante la unuan kaj la duan imperiojn.

Kongrue kun la kompromiso kiun la ĉefduko estis akirinta por meti la monarkion sub konstituciaj leĝoj, Maksimiliano publikigis la 10an de Aprilo 1865 la Provizoran Statuton de la Meksika Imperio kiu ne estis propre konstitucia reĝimo sed nur laborsistemo por la registaro. Sekve, Maksimiliano, eŭropa liberalulo laŭ la tiama stilo, disvolvigis je sia alveno politikon malkongruan kun la tradiciaj sintenoj de la konservisma klaso kaj de la meksika klerikaro. La liberalismo de la imperiestro frontis kin al tiuj kiuj enpovigis lin. Li agnoskis la reformisman leĝaron, invitis Benito Juárez formi parton de sia registaro kiel Ministro de Justico —kvankam li ne akceptis—, kaj integris en sian registaron elstarajn liberalulojn kiel du konstitucifarantoj de 1856: nome Pedro Escudero kaj José María Cortés y Esparza. Aliflanke li ratifis la leĝojn kiuj senigis la katolikan eklezion el havaĵoj spite la premojn fare de la Vatikano kaj de la episkopo de Meksiko, kaj promulgis multajn normojn kongruajn kun la liberalismo de la epoko.

Fine de 1866 kaj komence de 1867 la imperia reĝimo estis suferinta la opozicion de la konservemaj sektoroj unuflanke kaj de la respublikanoj aliflanke, kaj la foriro de la subtenantaj francaj trupoj, reklamitaj de internaciaj postuloj; ĉio tio malfortigis la reĝimon. Maksimiliano estis venkita, kaptita de la respublikana armeo sub estreco de Mariano Escobedo en la urbo Querétaro, poste procesita kaj finfine mortpafita en Cerro de las Campanas, kun la generaloj Miguel Miramón kaj Tomás Mejía, la 19an de Junio 1867. En Eŭropo tio okazis grandan emocion en altnivelaj sektoroj kaj partikulare ĉe artistoj, pentristoj, muzikistoj, verkistoj kaj dramaturgoj de la malnova kaj la nova kontinent.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.bbc.com/mundo/noticias-america-latina-59155517
  2. «México y las leyes liberales de Maximiliano de Habsburgo». Konsultita la 30an de Oktobro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dios Arias, Juan (1991). México a través de los siglos. Barcelona: Océano. OCLC 8477645167.