Norvega Nobel-Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norvega Nobel-Komitato
Det norske Stortings Nobelkomite
organizaĵo
Komenco 1901 vd
Lando(j) Norvegio vd
Sidejo Oslo
Filioj Norwegian Nobel Institute vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nobel-medalo

La Norvega Nobel-Komitato (norvege Den norske Nobelkomité) elektas la ricevontojn de la Nobel-premio pri paco ĉiujare je la konto de la havaĵo de la sveda industriisto Alfred Nobel, baze sur la instruoj de la testamento de Nobel.

Ties kvin membroj estas elektitaj de la Norvega Parlamento kaj nuntempe ili proksimume reprezentas la politikan konsiston de tiu institucio. En sia testamento, Alfred Nobel taskis la Parlamenton de Norvegio por la elektado de ricevontoj de la Nobel-premio pri paco. Tiam, Norvegio kaj Svedio estis en persona unio. Spite la fakton ke ties membroj estas elektitaj de parlamento, la komitato estas privata institucio taskita por atribui privatan premion. En ĵusaj jardekoj, la plej multaj komitataj membroj estis retiriĝintaj politikistoj.

Ekde marto 2015 la prezidantino de la komitato estas la konservativa politikistino Kaci Kullmann Five.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj
Bibliografio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]