Wilrijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilrijk

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Aliĝinta municipo
Lando Belgujo
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Municipo Antverpeno
Poŝtkodo 2610
Retpaĝaro https://www.antwerpen.be/nl/kanalen/district-wilrijk-1
Demografio
Loĝantaro 38 319  (2006-12-31)
Loĝdenso 2 816 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 4° 24′ O51.1666666666674.4Koordinatoj: 51° 10′ N, 4° 24′ O
Alto 16 m [+]
Areo 13,61 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Situo de Wilrijk en la urbo Antverpeno
Situo de Wilrijk en la urbo Antverpeno
Situo de Wilrijk
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Wilrijk [+]
Information icon.svg
vdr

Wilrijk estas distrikto de la urbo Antverpeno. Wilrijk estis memstara komunumo ĝis la 1-a de januaro 1983 kiam ĝi aldoniĝis al Antverpeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la centra placo "Bist" oni trovis keltan tombon el la bronza epoko. Tiel oni povis konkludi ke la teritorio estis loĝata jam de keltoj ĉirkaŭ 650 antaŭ Kristo.

En la unuaj jarcentoj de nia erao establiĝis franka vilaĝo kun trinkejo sur tiu centra placo. Ĝia triangula formo, la relative granda distanco inter la placo kaj la preĝejo kaj la nomoj de kampoj certe estas frankaj restaĵoj. En 765 fiksiĝis la limoj de la paroĥo Sankta Bavo kaj tiuj limoj poste fariĝis la komunumaj limoj. Fine de la 18-a jarcento, la terkulturistoj iom post transformiĝis al hortikulturistoj kaj brutbredistoj por provizi Antverpenon per laktaĵoj, legomoj kaj floroj.

En la 19-a jarcento konstruiĝis serio da fortikaĵoj ĉirkaŭ Antverpeno kun larĝaj ligvojoj. Kvar fortikaĵoj situiĝas en Wilrijk. Ankaŭ la fervojo trairis la teritorion kaj havis haltostacion. Plia konektebleco estis tramo inter Antverpeno kaj Meĥleno. Pro la konstanta kresko de Antverpeno, Wilrijk transformiĝis al antaŭurbo. Urbanoj preferis ekloĝi en pli trankvila kaj sana loko dum ili tamen deĵoris en Antverpeno. Tial konstruiĝis serio da novaj loĝkvartaloj. En 1983 Wilrijk kunfandiĝis kun Antverpeno. Tio havis ankaŭ malavantaĝojn, i.a. la manko de kontaktoj de la urbestraro kun la distrikta loĝantaro. En 2001 sekvis malcentralizo kaj la distriktoj reakiris certajn respondecojn kaj buĝeton.

La enloĝantaro, 6 000 personoj en 1900, kreskis al 38 000 en 2006.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Plej trafas la Ĵain-templo, la plej granda ekster Hindujo. Ĝi havas surfacon de 1 000 m2. La tuto konsistas el blanka marmoro, kiu prilaboriĝis en Barato kaj transportiĝis al Antverpeno. Oni taksas ĝian koston inter 15 ĝis 25 milionoj da eŭroj. Tiun sumon kolektis la Ĵain-komunumo de proksimume 400 familioj en Antverpeno, aktivaj precipe en la diamantindustrio.

Partneraj Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Niederhausen (DE)
  • Ilfeld (DE)