Langola skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Langola skribo estas trajtecaj alfabetoj kie la aspekto de ĉiu signo indikas ĝian fonetikajn ecojn. Ekzistas pluraj specoj de langola skribo. Plej malnova estas la langolaj runoj aŭ prauskloj. Por pli rapide skribi estas la langolaj tiel nomataj minuskloj, kiuj, pro sia logika strukturo, enhavas pli da konsonantoj ol Internacia Fonetika Alfabeto. Eĉ pli rapide eblas skribi per langolaj urĝuskloj, kiuj estas stenografie adaptitaj minuskloj.

Ek de uzo de langolaj runoj ligiĝas kun langola skribo ankaŭ sabimaj ciferoj kaj sistematematiko.

Historio kaj ideo[redakti | redakti fonton]

Langolaj runoj fontas el penso simila al tiu rilate al Esperanto: Akceptante ke, pro homa egaleco, indas uzi en internacia komuniko neŭtralan lingvon kiu estas logika, facile lernebla kaj ĉion esprimkapabla - kial ne uzi ankaŭ kulture neŭtralan signaron por skribi ĝin? Tiu penso kaptis svedon Martin Strid instruantan Esperanton en Kameruno en jaro 1985. La skribosignoj devus esti laŭ la lango, tial la nomo, ĉerpita el fabelo pri Sabima Imperio. Origine langola (runa) skribo estis adaptita por Esperanto kaj la svahila, sed poste aldoniĝis modifitaj signoj ankaŭ por skandinava lingvo.

Langola runa skribo, kvankam simpla kaj rapida, ne estas stenografia. Nur en 2001, post ekstudo de stenografia sistemo de O. W. Melin, Strid komencis ellabori veran rapidskribon langolan. Ĉirkaŭ kvar jarojn poste, tiu sistemo, langolaj minuskloj, estis preta en sia baza, tute fonetika formo. En tiu formo ĝi ampleksas pli ol ĉiujn fonemojn troveblajn en Internacia Fonetika Alfabeto.

Kelkajn jarojn poste ellaboriĝis langolaj moluskloj kaj en majo 2010 pretis ankaŭ sistemo de langolaj mutuskloj.

Langolaj minuskloj[redakti | redakti fonton]

Langolaj minuskloj apartenas al la kursiva tradicio de Gabelsberger.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj kategoriiĝas foneme laŭ elparolaj lokoj (alveola, velara, dulipa ktp) kaj manieroj (frikativo voĉa, vibranto, nazalo ktp). Langola konsonanta minusklo havas "kapon" kaj "voston". La kapo montras la lokon kaj la vosto la manieron de la sono. Vosto povas ankaŭ indiki kombinon de pluraj sonoj, ekzemple afrikato.

Konsonanto skribiĝas de supre malsupren, kursive en sia pura formo. Nazaligita konsonanto aspektas sama sed orta al la skriblinio.

Kelkaj konsonantaj grupoj ne tute sekvas tiun ĉi logikon: Precipe alveolaj kaj dentaj frikativoj, vibranto kaj lateralo estas cirkloj kaj aproksimantoj malregulas iom.

Estas difinitaj 30 kapoj kaj 24 vostoj, kio teorie donus 720 konsonantojn, pli se oni kalkulas ankaŭ nazaligojn. Kelkaj el tiuj, kvankam ne troveblaj en IFA, estas elparoleblaj sonoj.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Langolaj minusklaj vokaloj, konstruitaj laŭ la vokala triangulo de Internacia Fonetika Alfabeto, skribiĝas de maldekstre supren aŭ dekstren. La deklivo montras la malantaŭecon de la vokalo, la longo ĝian fermecon (vastecon) kaj la rekteco aŭ ondiĝo la rondecon de la lipoj. Aldonita streketo aŭ premo povas distingi inter vokalaj nuancoj, akcentoj aŭ sondaŭroj.

Urĝuskloj[redakti | redakti fonton]

Urĝuskloj estas plirapidigo de minuskla skribo per mallongigoj kaj ekuzo de signoj kies sonoj ne ekzistas en la koncerna lingvo. Urĝuskloj estas diversgradaj tiel ke ekzemple triagrada urĝusklaro havas sesdek specialajn rapidsignojn dum kvinagrada havas mil. Ĝis 2011 estas faritaj ĝis kvara grado urĝuskloj por angla, esperanta kaj sveda lingvoj.

Palpa kaj gesta signaroj[redakti | redakti fonton]

Moluskloj, ankaŭ nomataj palpuskloj, estas langola versio de brajla skribo, kiu logike paralelas kun la minusklaro kaj fariĝas el naŭpunkta kvadrato. Mutuskloj estas mangesta signaro bazata je sama logiko langola, do taŭga por rekte traduki ajn parolatan lingvon al pervida konversacio, je la fonemaro de la gepatra lingvo. Kaj molusklojn kaj mutusklojn eblus uzi ankaŭ urĝuskle, tio estas, mallongige por pli rapida komunikado.

Ligilo[redakti | redakti fonton]

http://langole.tone.se Arkivigite je 2014-01-02 per la retarkivo Wayback Machine