Molusklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moluskloj estas langola punkta ("brajla") skribo fonetika. Moluskloj aplikas fonetikan logikon de langola skribo al palpendaj signoj. Ĝia signokadro estas kvadrato da tri oble tri, tio estas naŭ, punktoj.

Numerante la signokadrajn punktojn de maldekstre, la supra vico havas punktojn numere 1, 2 kaj 3, la meza vico 4, 5, 6 kaj la suba vico 7, 8, 9. Punkto(j)n en supra vico havas konsonanto sed ne vokalo. Vokalo uzas punkton 5, kaj eble iujn el punktoj 4, 6 kaj 9. Punkto 7 indikas premon.

Moluskloj ekzistas ankaŭ por ciferoj, ĝis eĉ deksesumaj nombroj, kaj interpunkcioj.

Por pli rapida skribo kaj lego, eblas uzi molusklojn urĝuskle same kiel minusklojn.