Intersteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la stenografia sistemo Intersteno. Krome la nomon nun uzas internacia asocio de stenografio, kiu ekde 1887 organizas la Internacian Kongreson de Stenografio.
Internacionalstenografio, 1928.

Intersteno[1] (= Internacionalstenografio) de Felix von Kunowski, moderna stenografia sistemo. Vere internacia, ĉar aplikebla por ĉiu lingvo. La eltrovinto mem verkis malgrandajn lernilojn por proks. 30 lingvoj; li kaj aliaj ankaŭ pli detalajn lernolibrojn por unuopaj lingvoj (E, germana, angla, franca, hispana, pola, rusa, hebrea, greka, japana.) La fundamento de I. estas tiel simpla, ke ĝin povas lerni infanoj, kiuj ankoraŭ ne scias la komunan (long-) skribon, dum kelkaj semajnoj. Jam lernis ĝin tiaj infanoj en diversaj landoj. La ortografio estas pure fonetika, kiel la E-a; la signoj estas: simplaj strekoj; ĉiu signo signifas ĉiam la saman sonon. Ankaŭ la metodo de plimallongigado en la debatskribo estas simpla, kaj preskaŭ la sama en ĉiuj lingvoj. Dum la lastaj jaroj Kunowski eltrovis plue presliterojn por sia sistemo, tiel ke I. nun estas ne nur skribebla, sed ankaŭ presebla per proks. 200-300 tipoj. Presita I. estas pli klare legebla kaj malpli longa ol nuna gazetpresaĵo. La interstenano celas ke I. anstataŭu la nunajn skribajn kaj presajn alfabetojn en ĉiuj lingvoj. Provizore tiu ĉi celo estas malhelpata en multaj landoj per ŝtata protektado de aliaj sistemoj. Por disvastigi siajn ideojn en la diversaj landoj, kaj por interkompreniĝadi, la interstenanoj uzas E-n (la supre nomitaj malgrandaj lerniloj estas verkitaj en E). Gazetoj eliris ĝis nun en Germanujo: du preslitere (unu germana, unu E-a) kaj tri aŭtografitaj (du germanaj, unu multlingva.) Unuopaj pluaj gazetoj aperas en aliaj landoj (Grekujo, Japanujo, ktp.) H. FRIESZ (Interstenano).

La gvidideo de I. estas tre simpatia precipe por E-istoj. Sed estas dube, ĉu unusola skribsistemo povus kontentigi tiel multajn kaj diversajn bezonojn, tiujn de la skribaj kaj presaj aIfabetoj, tiujn de la stenografio en la malalta kaj alta gradoj kaj por ĉiuj lingvoj, (kvankam kun modifoj) Tamen, eĉ se I. signos nur ĝustan direkton en la plisimpligo kaj unuecigo de la skribformoj, ĝi havos gravan signifon en la skriba tekniko, malgraŭ tio, ke multaj tradicioj, la tuta librotrezoro kaj ĉiuj presejoj de la mondo ne estas ofereblaj eĉ al la plej perfekta skribsistemo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kunovski, F. de. Internacionalstenografio en ĉiuj kulturli ngvoj. Aldono por la Gvidilo en Esperanto. Enkonduko kaj tri partoj . Enkonduko (4 pĝ.) kaj 1-a parto (14 pĝ.) (Germana, Angla, Franca, Hispana, Itala, Pola, Rusa.) Eld. Instituto de Internacionalstenografio, Duisburg. 14X22 cm.

Citaĵo
 La kunfondinto de I' germana stenografisistemo »Nationalstenographie«, F. de Kunovski, plue transformis tiun sistemon al »Internacionalstenografio.« Ĝi signas la vokalojn per malsupren-, la konsonantojn per suprenstrekoj. Tiu ĉi principo ne venkis ĉe la germanoj pro la neeviteblaj mankoj, kiun ĝi havas. (Aliaj formoj de samaj signoj en kunligoj, disigo de unuopaj vortoj, tamen t. n. »etaĝ-vortbildoj«, neekzistanta kontakto kun la skriblinio, manko de rapideco k. a.) Estas do preskaŭ ne supozeble, ke la sistemo kiel »Internacionalstenografio«, bezonante multe pli da signoj ol iu nacia sistemo, estos sukcesplena. Stenografio unuavice emu al la skriblinio. Ĝi povas atingi la plej altan gradon de klareco kaj rapideco nur tiam, se ĝi konsideras plejeble la proprecojn de la diversaj lingvoj, precipe ties soninterrilatojn. Sed tiuj ĉi estas en la diversaj lingvoj tre diversaj kaj pro tio ĉiu »Internacionalstenografio« por ĉiuj kulturlingvoj devas esti nebona. 
— Karl Haager. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.57 (aŭg-sep 1929)
Citaĵo
 Lernolibro pri sistemo de sienografio internacia por ĉiuj lingvoj, kunmetita de F. de Kunovski, reviziita de H. J. Hoen. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]