Saltu al enhavo

George Ledger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George LEDGER (leĝer), anglo, stenografia instruisto. Li naskiĝis en Yorkshire, Mortis 54-jara je 18-a de majo 1916. Esperantistiĝis 1903 laŭdire nur en 4 horoj kaj duono kaj poste fariĝis ano de la Lingva Komitato. Li adaptis Pitmanan Stenografion al Esperanto. Li fariĝis lerneja help-instruisto je la aĝo 18. Sen instruisto li lernis stenografion (sistemo Pitman) kaj akceptis oficon en la lernejo Pitman en London, kie li instruis dum 26 jaroj.