Konsonanta alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsonanta alfabeto estas skribsistemo, kiu transdonas nur konsonantojn.

Ofte konsonantaj alfabetoj estas meza formo inter ideogramasilaba skribo kaj vera alfabeto, sed estis ankaŭ ekzemploj kiam, male, konsonantaj alfabetoj iĝis silabaj. Tute konsonantaj skriboj estas ugarita kaj fenica skriboj. La hebrea kaj araba skriboj estas parte konsonantaj, ĉar en ili kelkaj literoj povas en specifaj okazoj signifi vokalojn (t.n. matres lectionis). Ankaŭ ili havas vokalajn diakritaĵojn, kvankam ne tre uzatajn en kutima skribo.

La konsonanta alfabeto estas ankaŭ kutime nomata abĝadoabĵado, de la araba vorto أبجدي abjadī, kiu konsistas el la kvar unuaj arabaj literoj laŭ tradicia ordo (kontraŭe al هجائي hijāʼī, kiu estas moderna ordo grupanta la literojn laŭ ilia formo).