Konsonanta-vokala skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsonanta-vokala skribo estas skribsistemo en kies alfabeto disponeblas literoj kaj por konsonantoj, kaj por vokaloj.

Supozeble la historie unua konsonanta-vokala skribo estas la greka, bazita sur la konsonanta fenica alfabeto, al iuj el kies literoj la grekoj atribuis vokalan valoron. De la greka tiun koncepton pruntis la alfabetoj kaj skribsistemoj etruska, latina kaj novlatinaj (inter ili la Esperanta), cirilaj, armena, kartvela kaj multaj aliaj.

Ĉiuj skribsistemoj Eŭropaj estas konsonanta-vokalaj, tial ofte, kvankam malĝuste, oni rezervas la terminon alfabeta skribo speciale por tiu tipo (kvankam ankaŭ la skriboj konsonantaj kaj silabaj egale estas alfabetaj). Eĉ pli konfuze, iuj misuzas tiusence la terminon alfabeto. En la precizema lingvo Esperanto tio estas evitinda.