Vasai-Virar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasai-Virar
municipality of India • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 222 390  () [+]
Loĝdenso 3 827 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 28′ N, 72° 48′ O (mapo)19.4772.8Koordinatoj: 19° 28′ N, 72° 48′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 319,4 km² (31 940 ha) [+]
Vasai-Virar (Maharaŝtro)
Vasai-Virar (Maharaŝtro)
DEC
Vasai-Virar
Vasai-Virar
Situo de Vasai-Virar
Vasai-Virar (Barato)
Vasai-Virar (Barato)
DEC
Vasai-Virar
Vasai-Virar
Situo de Vasai-Virar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vasai-Virar [+]
vdr

Vasai-Virar estas kuntirita, marhavena milionurbo en subŝtato Maharaŝtro en okcidenta Barato. Ĝi estas antaŭurbo de Mumbajo. Aparte Vasai estas katolika diocezo.

Panoramo en Vasai-Virar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vasai-Virar situas laŭ la okcidenta marbordo de la lando sur la norda bordo de kanalo, parto de rivera estuaro. Nallasopara troviĝas nur 1, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 51, Solapur 380, Nagpuro 680, Ĉenajo 1058, Delhio 1117, Kolkato 1651 kilometrojn (aere) [1].

Vojo dum pluvo en Vasai-Virar

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj urbo Sopara situis en la nuna loko de Vasai-Virar apartenanta al princlando, poste imperio. Arkeologoj trovis pruvojn pri praa budhana havenurbo ĉi tie en 1882. Laŭ ĉizitaj surskriboj Sopara estis ĉefurbo de princlando dum 250 jaroj, ankaŭ flora komerca kaj religia centro. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj ĝi apartenis alterne al hinduaj kaj islamaj regantoj. En 1428 oni deklaris sendependecon de la Delhia Sultanlando. En la sekva jarcento la portugaloj konstruis fortikaĵon ĉe Vasai por defendi siajn koloniojn de la islamaj regantoj. Sub la portugaloj la haveno de Vasai reakiris sian signifon. Tamen en 1739 la regiono estis invadita fare de hindaj trupoj, poste en 1818 ĝi venis sub britan kontrolon. Ĝis la 1970-aj jaroj Vasai restis agrikultura regiono, poste alvenis la industrio. En 2010 la Vasai-Virar municipa korporacio estis establita.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Vasai-Virar tre gravas la fervojo kaj la marhaveno.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Vasai-Virar estis 1,221,233 en 2011.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vasai-Virar situas en zono de tropika klimato (Köppen: Oh). 80% de totala pluvokvanto okazas inter junio kaj oktobro, resume jare averaĝe pluvas 2327 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C.

Katedralo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans