Nallasopara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stupao en Nallasopara
Stupao en Nallasopara
Nallasopara
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 401209
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 25′ N, 72° 52′ O (mapo)19.415472.8613Koordinatoj: 19° 25′ N, 72° 52′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Nallasopara (Maharaŝtro)
Nallasopara (Maharaŝtro)
DEC
Nallasopara
Nallasopara
Situo de Nallasopara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nala Sopara [+]
vdr

Nallasopara, konata ankaŭ Nala Sopara, pli frue Sopara, marate नालासोपारा estas urbego ene de urbaro de Mumbajo, en distrikto de Palgar, subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato. Ĝi estas unu el la konataj sateliturboj de Mumbajo kaj antaŭurbo de municipo Vasai-Virar.

Aerfoto pri Nallasopara

Demografio[redakti | redakti fonton]

Nallasopara havas 184 664 da loĝantoj kun legopovo 79%, pli alta, ol la meza landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nallasopara situas sur la marborda ebenaĵo 11 m super la marnivelo. Vasai-Virar troviĝas nur 1, Bivandi 28, Mumbajo 50, Vapi 107, Naŝiko 120, ĉefurbo Delhio 1117, Kolkato 1651 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nallasopara estas akceptita fare de akademiuloj kiel "klera urbo de bravuloj". En la antikvaj tempoj ĝi estis komerca centro kaj grava ejo de la budhismo. Tiutempe ĝi estis praa havenurbo, eĉ ĉefurbo de regno, la plej granda urbo laŭ la okcidenta marbordo de Hindio, komercante kun Mezopotamio, Egiptujo, Arabio kaj Orienta Afriko.

Statuo pri Budho

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la marata lingvo. Inter la minoritataj lingvoj menciindas la hindia kun 23%, la guĝarata kun 18% kaj la urdua kun 12%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Traira fervoja linio plene distranĉas la urbegon. La vojoj plektiĝas kun Vasai-Virar. La plej proksima flughaveno funkcias en Mumbajo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nallasopara havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter junio-septembro). Jare pluvas meze po 2434 mm, inter novembro-aprilo praktike neniam pluvas. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-36 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans