Asha Haji Elmi
Aspekto
| Asha Haji Elmi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1962 en Galguduud |
| Ŝtataneco | Somalio |
| Alma mater | Somalia Nacia Universitato |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto pacaktivisto |
Asha Haji Elmi - somale Caasha Xaaji Cilmi, arabe عائشة حاجي علمي, naskiĝis en 1962 en Galguduud - estas homrajta aktivulino en Somalio. En 2008 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

