Nicanor Perlas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicanor Perlas
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1950 (1950-01-10) (74-jaraĝa)
en Manilo
Ŝtataneco Filipinoj
Alma mater Universitato Ateneo de Manilo • Universitato de la Filipinoj Los Baños • Universitato Xavier – Ateneo de Cagayan
Okupo
Okupo politikisto • mediprotektulo • sindikatisto
vdr

Nicanor Perlas - naskiĝis la 10-an de januaro 1950 en Manilo - estas filipina sociologo, aktiva kiel politikisto, mediprotektulo kaj sindikatisto. Pro lia kontraŭnuklea laboro, li devis forlasi la ladon en 1978. Post la fino de la reĝimo de Ferdinand Marcos en 1986, Perlas revenis. Li fondis la Centron por Evoluaj Alternativoj (CADI), kiu promocias ekologie orientitan agrikulturon (permakulturo, biodiverseco...) kaj daŭripovon, venkante la nedezirindajn formojn de senbrida kresko.

Li estas konsiderita la plej elstara media aktivulo en la Filipinoj, membro de la kontraŭ-tutmondiga movado, kaj iĝis esenca persono tie en laboroj por formi tutmondiĝon en partoprena maniero sur ĉiuj niveloj de socio. En ĉi tiu kunteksto, li fondis bankan sistemon (Lifebank), kiu celas certigi la supervivon de malgrandaj kamparanoj. En 2003 al li kun Walden Bello estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]