Cecosesola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
solidara asocio de kooperativoj en Venezuelo
Cecosesola
negoco
Komenco 1967
Lando(j) Venezuelo vd
Sidejo Barquisimeto, subŝtato Lara de Venezuelo
Tipo neregistara organizaĵo
Lingvoj

hispana

Retejo cecosesola.org
vdr

Cecosesola, akronimo por Central Coperativa de Servicios Sociales del Estado Lara ("Centro de kooperativo de socia servoj de la subŝtato Lara") estas solidara asocio de kooperativoj en Venezuelo, fondita fine de 1967, kiel la nomo indikas, en la venezuela subŝtato Lara. Fokusoj estas pri kultivado kaj distribuado de manĝaĵo kaj pri oferto de sanservo. Ĝi honoriĝis per la premio de ĝusta vivmaniero (neformale nomata la "alternativa Nobel-premio") en 2022.

La unua projekto de Cecosesola estis funebra kaj entombiga servo. Ĝi estas la plej granda en la regiono hodiaŭ; 20 000 familioj pagas ĉi tie malgrandajn kontribuojn ĉiumonate. La servo funkciigas sian propran ĉerkoproduktadon.

Pli ol kvindek bazaj organizaĵoj kun entute 20 000 membroj (dungitoj kaj uzantoj) estas aligitaj al la asocio. 1 200 kooperativistoj laboras kiel "plentempaj dungitoj" (trabajadores asociados, "asociigitaj laboristoj") kaj ricevas sian porvivaĵon rekte de la ĝenerala asocio. La kvanto estas proksimume duoble la nacia minimuma salajro. En 2010, la spezo de ĉiuj kompanioj estis 430 milionoj da bolivaroj - 100 milionoj da usonaj dolaroj laŭ la tiutempa oficiala kurzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]