Jakob von Uexküll
Jakob von Uexküll | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1944 (75-jara) en Upsalo | |
Lingvoj | germana lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Germanio • Svedio [#] | |
Alma mater | Christ Church College [#] | |
Familio | ||
Patro | Gösta von Uexküll [#] | |
Profesio | ||
Profesio | verkisto • lektoro • filantropo • aktivulo • politikisto • filatelisto [#] | |
Honorigoj | Oficira Kruco de la Ordeno de Merito de Federacia Respubliko Germanio • Erich Fromm Prize [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Jakob von UEXKÜLL aŭ Jakob von UEXKULL (* 19-a de aŭgusto 1944 en Uppsala) estas sved-germana filatelisto kaj filantropo, fondinto de Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li devenas el germana-sveda-balta familio: Lia avo estis la biologo Jakob Johann von Uexküll, kreinto de la vorto "medio" kaj tiusence iniciatinto de ekologio. Lia patro estis sveda ĵurnalisto Gösta von Uexküll. Jakob von Uexküll, ŝtatano de Germanio kaj Svedio, naskiĝis en Uppsala, kreskis en Hamburgo kaj vivas en Londono. Li studis filozofion, politikon kaj ekonomion kaj en 1966 magistriĝis en Oxford. Li estas edzo, patro de tri gefiloj, nun vivas en Londono.
Li estis profesia filatelisto, sed en 1980 li vendis sian kolekton. Per tiu mono li fondis la fondaĵon Right Livelihood Foundation, kiu ĉiujare aljuĝas la Premion de ĝusta vivmaniero (ankaŭ konata kiel „Alternativa Nobel-premio“).
Li mem aktive engaĝiĝis por ekologio: de 1987 ĝis 1989 li estis deputito de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento, kaj de 1989 ĝis 1990 li estis estrarano de Greenpeace-Germanio. En 2004 li fondis la Konsilion pri Estonteco de la Mondo.
Distingoj[redakti | redakti fonton]
- 1999 - Salzburger Landespreis für Zukunftsforschung (Premio de Salcburgio pri Scienco de Estonteco)
- 2006 - Binding-Premio por natur- kaj medio-protektado en Vaduz, Liechtenstein
- 2009 - Federacia Meritkruco
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Jakob von Uexküll en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
- www.worldfuturecouncil.org - World Future Council (Initiato Monda estonteco)
- www.rightlivelihood.org - Premio de ĝusta vivmaniero