Jakob Johann von Uexküll
| Jakob Johann von Uexküll | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Jakob Johann von Uexküll | |||||
| Naskiĝo | 8-an de septembro 1864 en bieno Gut Keblas, nun en la komunumo Lääneranna de Estonio | ||||
| Morto | 25-an de julio 1944 (79-jaraĝa) en Kapreo | ||||
| Tombo | Cimitero acattolico (mul) | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germana Regno Rusia Imperio | ||||
| Alma mater | Imperia universitato de Dorpat | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Uexküll vd | ||||
| Patro | Alexander von Uexküll (mul) | ||||
| Patrino | Sophie von Hahn (en) | ||||
| Edz(in)o | Gudrun von Uexküll (en) | ||||
| Infanoj | Thure von Uexküll, Gösta von Uexküll (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | biologo zoologo filozofo universitata instruisto | ||||
| Laborkampo | biologio, fiziologio kaj filozofio | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakob Johann von Uexküll (n. la 8-an de septembro 1864 en bieno Gut Keblas, nun en la komunumo Lääneranna de Estonio antaŭe en distrikto Pärnu, m. la 25-an de julio 1944 sur la insulo Capri de Italio) estis germana biologo, fiziologo kaj filozofo, devene balta germano kies familio origine estis nobeloj en la loĝloko kaj kastelo Uexküll,[1] kiu post la unua mondmilito ricevis latvan nomon Ikšķile - la familia kastelo, konstruita en la 12-a jarcento tamen jam estis detruita en la 17-a jarcento kaj la familianoj de tiam vivis en germanlingvaj urboj de suda Livonio, la nuna Latvio. Li estis pioniro de etologio antaŭ Konrad Lorenz, fama ĉefe pro la uzado de la koncepto Umwelt, termino kiu poste havis konsiderindajn sekvojn en la filozofio de la 20-a jarcento kaj en aliaj areoj kiel bioetiko, semiotiko, la teorio de sistemoj kaj la antropologio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Li esploris en Hajdelbergo kaj Napolo ĉefe pri fiziologio kaj nervosistemo de senvertebruloj. Post la Unua Mondmilito li revenis al Germanio kaj estis profesoro en la Hamburga universitato. Diversaj fakoj de liaj esploradoj interplektiĝis kun la irado de la tiutempa filozofio. Lia filo Thure von Uexküll iĝis fama medicinisto kaj psikoterapiisto. Lia nepo Jakob von Uexküll, filo de la dua filo Gösta, do nevo de Thure, konsideratas konata filantropo kaj estas fondinto de la alternativa Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Leitfaden in das Studium der experimentellen Biologie der Wassertiere (1905)
- Umwelt und Innenwelt der Tiere (1909)
- Bausteine zu einer biologischen Weltanschauung. Gesammelte Aufsätze, herausgegeben und eingeleitet von Felix Gross (1913)
- Biologische Briefe an eine Dame (1920)
- Staatsbiologie: Anatomie-Physiologie-Pathologie des Staates (1920)
- Theoretische Biologie (1920)
- Natur und Leben (1928)
- Die Lebenslehre (1930)
- Streifzüge durch die Umwelten von Tieren und Menschen: Ein Bilderbuch unsichtbarer Welten (1934)
- Niegeschaute Welten. Die Umwelten meiner Freunde. Ein Erinnerungsbuch (1936)
- Der unsterbliche Geist in der Natur. Gespräche (1938)
- Bedeutungslehre (1940)
- Der Stein von Werder (1940)
- Die ewige Frage: Biologische Variationen über einen platonischen Dialog (1944)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jakob von Uexküll ĉe Semiotika Departemento de Universitato de TartuArkivigite je 2014-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Jakob von Uexküll, ĉe Universitato de Hamburgo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Jakob Johann von Uexküll hispane.

