Paul Walker (politiksciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Walker
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1946 (1946-04-28) (77-jaraĝa)
en Neŭtono
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo politikologo
vdr

Paul Walker - prononco [PO:L Ŭo:ke], naskiĝis la 28-an de aprilo 1946 en Newton, Masaĉuseco (Neŭtono) - estas politiksciencisto kaj kontraŭmilita aktivulo en Usono, aparte luktanta kontraŭ la armea posedo kaj ebla uzo de kemiaj armiloj. En 2013 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Post servado en la Vjetnama milito ĝis 1971, Walker studis politikan sciencon kaj internaciajn rilatojn kaj kompletigis staĝon ĉe la usona senarmiga agentejo ACDA. Ekde la 1970-aj jaroj li publikigis plurajn librojn pri militprevento kaj malarmado. Li iĝis membro de la Unio de Koncernitaj Sciencistoj kaj laboris tie precipe por nuklea malarmado kaj nuklearmila kontrolo. De 1986 ĝis 1993 li estis Asociita Direktoro de la Instituto por Paco kaj Internacia Sekureco en Kembriĝo (Masaĉuseco). Li tiam laboris kiel malarmada inspektisto kaj organizis financan kaj teknikan asistadon en la detruo de kemiaj armilprovizoj de la antaŭa Sovetunio.

En 1995 li iĝis direktoro de asocio Tutmonda Verda Usono, la usona branĉo de la organizaĵo Internacia Verda Kruco fondita en 1993 de Miĥail Gorbaĉov. Tie li kampanjas por la tutmonde efektivigo de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Premio de ĝusta vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Laŭ la fondaĵo de la premio de ĝusta vivmaniero, la laboro de Paul Walker pruviĝis esti kontribuinta al la sekura detruo de pli ol 55 000 tunoj da kemiaj armiloj de ses malsamaj naciaj arsenaloj kaj esti financinta pli ol 1 miliardo da usonaj dolaroj por kontrolo, malarmado, sekureco kaj nedisvastigo de tiaj armiloj kunaĉetitaj. Li kampanjis por plena efektivigo de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj kaj por mondo libera de kemiaj armiloj en registaroj, ne-registaraj organizaĵoj, pensfabrikoj kaj civitanaj grupoj tutmonde. Pro tio li ricevis la Premion de ĝusta vivmaniero la 2-an de decembro 2013 en Stokholmo.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]