Kasha Jacqueline Nabagesera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasha Jacqueline Nabagesera
Persona informo
Naskiĝo 1980
en Ugando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Ugando
Alma mater Nkumba University • Maryhill High School
Okupo
Okupo GLAT-aktivulo • kontisto
vdr

Kasha Jacqueline Nabagesera - naskiĝis en 1980 - estas homrajta aktivulino en Ugando. Ŝi estas kunfondinto de Freedom and Roam Uganda (FARUG), organizaĵo kiu ekzistas ekde 2003 por plibonigi la situacion de lesbaj kaj ambaŭseksemaj virinoj, transgenruloj kaj interseksuloj en la lando kaj estas gvidita fare de Nabagesera ekde la establado ĝis junio 2013. En 2015 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.