Shrikrishna Upadhyay
Shrikrishna Upadhyay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | junio 1945 |
Ŝtataneco | Nepalo |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Shrikrishna Upadhyay - nepale श्रीकृष्ण उपाध्याय, esperantlingve latinliterigata Ŝrikriŝna Upadhjaj, naskiĝis en junio 1945 - estas ekonomikisto kaj socia aktivulo en Nepalo. Upadhyay laboris ĉe la Agrikulturevolua Banko ekde 1968 ĝis 1990. De 1991 ĝis 1994, li funkciis kiel membro de la nacia planada komisiono kaj estis respondeca pri la programo kontraŭ malriĉeco.
En 1991, li estis la fondinto de la organizo SAPPROS, Subtenaj Aktivecoj por Malriĉaj Produktantoj de Nepalo (Support Activities for Poor Producers of Nepal.). Li verkis plurajn rimarkindajn librojn, interalie en la angla, el kiuj iuj estis eldonitaj per la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj. En 2010 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- eseo Shrikrishna Upadhyay – Frischer Wind in den Wäldern – Gemeinschaftliche Waldbewirtschaftung und Lebenssicherung in Nepal (germane: "Freŝa vento en la arbaroj - Komunuma arbaradministrado kaj porvivaĵo en Nepalo") Arkivigite je 2022-10-17 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo dieweltdercommons.de
- prezento per la premia komisiono (angle)
- arkivigita versio de memprezento "kion ni faras" de la organizaĵo (angle)
- facebook-paĝo de la organizaĵo (grandparte angle)