Colin Gonsalves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colin Gonsalves
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1952 (1952-05-24) (71-jaraĝa)
en Mumbajo
Loĝloko Nov-Delhio
Ŝtataneco Barato
Alma mater Barata Instituto de Teknologio en Mumbajo
Okupo
Okupo advokato • homrajta aktivulo
vdr

Colin Gonsalves - naskiĝis la 24-an de majo 1952 - estas advokato kaj homrajta aktivulo en Barato. Li finstudis ĉe la Barata Instituto de Teknologio en Mumbajo kaj komence laboris kiel inĝeniero. Dum lia laboro, li malkovris sian intereson en juraj sciencoj kaj komencis siajn jurajn studojn en 1979. Li diplomiĝis en 1983 kaj laboris kiel advokato ĉe la labortribunalo. En 1984 li moviĝis al la Apelacia kortumo en Mumbajo. En 1983 li kun tri kunagantoj fondis la Juran Reton pri Homaj Rajtoj, angle nomata Human Rights Law Network. Li laboras ĉe la Barata Supera Kortumo en Nov-Delhio ekde 2001.

En 2017 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.