Birsel Lemke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birsel Lemke
Persona informo
Naskonomo Birsel Altin
Naskiĝo 4-an de julio 1950 (1950-07-04) (73-jaraĝa)
en Istanbulo
Lingvoj turkagermana vd
Ŝtataneco Turkio vd
Familio
Infanoj Ayse Romey vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Birsel LEMKE (naskiĝis la 4-an de julio 1950 en Istanbulo kiel Birsel Altin) estas turka politika sciencistino kaj mediprotekta aktivulino en Turkio.

De 1975 ĝis 1985 ŝi vivis en Germanio, kaj tiam kun sia germana edzo Jochen Lemke kaj la familio revenis al Turkio, kie ŝi de 1987 ĝis 1990 estis membro de la Verduloj de Turkio. En 1990 ŝi fondis la civitanan iniciaton HAYIR ("ne") kontraŭ or-minaj projektoj sur la egea marbordo de Turkio. Sub la devizo "Olivoj estas nia oro", la civitana iniciato HAYIR protestis kontraŭ la detruo de la jarmila kultura pejzaĝo. En 2000 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]