Munir Said Thalib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Munir)
Munir Said Thalib
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1965 (1965-12-08)
en Malang
Morto 7-an de septembro 2004 (2004-09-07) (38-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo arsena toksiĝo
Lingvoj indonezia
Loĝloko Ĝakarto
Ŝtataneco Indonezio
Alma mater Brawijaya University
Familio
Edz(in)o Suciwati
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Munir Said Thalib - naskiĝis la 8-an de decembro 1965 en Malang, murdiĝis per arsena toksiĝo 38-jara la 7-an de septembro 2004 sur flugo de Ĝakarto al Schiphol, la flughaveno de Amsterdamo - estis juristo, politikisto kaj homrajta aktivulo en Indonezio. En 2000 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Li estas unu el la plej famaj aktivuloj pri homaj rajtoj de Indonezio, kaj forte luktis kontraŭ korupteco kaj la demokratie nekontrolata agado de la indonezia armeo en la jaroj antaŭ lia murdiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]