Flughaveno Schiphol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schiphol Airport (stacidomo).
Flughaveno Schiphol

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • loĝloko en Nederlando
IATA: AMS ICAO: EHAM
Resuma informo
Lando Nederlando
Regiono Nord-Holando
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Schiphol Group
Apuda urbo Amsterdamo (20 km)
Alteco -3 m
Geografia situo 52° 18′ 0″ N, 4° 45′ 0″ O (mapo)52.34.75Koordinatoj: 52° 18′ 0″ N, 4° 45′ 0″ O (mapo)
Flughaveno Schiphol (Nord-Holando)
Flughaveno Schiphol (Nord-Holando)
DEC
Flughaveno Schiphol
Flughaveno Schiphol
Situo de Flughaveno Schiphol
Map
Flughaveno Schiphol
Kurej-longo 3800 m – 3500 m – 3450 m – 3400 m – 3300 m – 2014 m
Retejo www.schiphol.nl
vdr

Flughaveno Schiphol (nederlande Luchthaven Schiphol) [Sĥiphol] (IATA-kodo: AMS) estas la plej grava flughaveno de Nederlando. Ĝi situas proksimume 16 kilometrojn sude de Amsterdamo kaj 46 km de Utrecht kaj 45 km Hago, sur teritorio de la municipo Haarlemmermeer.

47 milionoj da pasaĝeroj uzas la flughavenon ĉiujare kaj flugas al pli ol 200 vojaĝceloj (2007)

La flughaveno situas rekte super la stacidomo Schiphol Airport, de kie oni povas rapide kaj ofte atingi la stacidomojn Amsterdamo, Hago kaj Utrecht.

Vojmontriloj[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2007 ekestis en la nederlanda politiko bruo pro la vojmontriloj de la flughaveno. Sur granda nombro da montriloj la indikoj nur estas en la angla lingvo, kiel parking por parkadejo. Speciale la parlamentano Maarten Haverkamp de la partio CDA - subtenata de parlamentmajoritato de la partioj PvdA, SP kaj PVV - indignis pro la vojmontriloj. La aŭtoritatuloj de la flughaveno rezignacie reagis.

Nova kaj malnova trafikturo
Rulŝtuparo al unu el la kajoj de Schiphol Plaza/NS
Mapo de la kurejoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]