Juan Pablo Orrego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Pablo Orrego
Persona informo
Naskiĝo 1949
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Okupo
Okupo muzikisto • aktivulo • mediprotektulo • politikisto
vdr

Juan Pablo Orrego - naskiĝis en 1949 - estas ekologiisto, muzikisto kaj mediprotekta aktivulo en Ĉilio. Li estas la nuna prezidanto de la ne-registara organizaĵo "Ekosistemoj". Juan Pablo Orrego estas unu el la plej influaj mediprotektaj voĉoj en Ĉilio kaj Latin-Ameriko kiel sekvo de lia grava partopreno en kampanjoj kontraŭ digaj projektoj en Ĉilio kiuj minacis lokajn komunumojn kaj valorajn ekosistemojn. En 1998 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]