Movado de senteraj kamparaj laboristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movado de Senteraj Kamparaj Laboristoj
Movimento dos Trabalhadores Rurais sem Terra
flago
organizaĵosocia movadodomokupado
Komenco 1985
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo San-Paŭlo, Brazilo
Tipo socia neregistara organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Movado de senteraj kamparaj laboristoj (portugale Movimento dos Trabalhadores Rurais sem Terra), ofte mallonge kiel Movado de senteruloj (Movimento dos Sem Terra), mallongigita MST, estas socia movado en Brazilo kun centro en San-Paŭlo, kiu agadas por radikala agra reformo kaj krom tio formas ankaŭ socialajn kaj politikajn postulojn. En 1991 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

La movado estiĝis pro la ekstreme neegala divido de agroposedaĵoj en Brazilo, kie ĉ 10 procento de la loĝantaro posedas ĉ. 80 procentoj de la tero. Kvankam la agra problemo questão agrária ne estas nova poblemo en Brazilo, ekzistas jam multaj similcelaj movadoj. Tiuj estis pli frue subpremitaj fare de la brazila militistaro aŭ ĉesis pro migrado de senagruloj al Amazonio.

Kiel senteruloj, ekzistas la sekvaj sociaj grupoj en Brazilo:

  • posseiros (prilaboras teron senposedatan; post 30 jaroj, ĝi iĝas lia/ŝia posedaĵo, sed tio estas praktike nerealigebla, ĉar la terkultivistoj estas daŭre minacataj.)
  • assalariados, boia-frias kaj diaristas (taglaboristoj)
  • parceiros (luantoj, kiuj pagas procenton de la rikolto kiel lumono)
  • meeiros (luantoj, kiuj donas 50 % al la posedanto)
  • arrendatarios (luantoj, kies lumono estas antaŭe interkonsentita)
  • pequenos agricultores (kamparanoj kun makusimuma agro de 5 ha)

La antaŭuloj de la MST estiĝis en la 1970-aj jaroj, kiam la modernigo kaj la agroindustriaj metodoj superfluigis laboron de multoj.

MST estis fondita en 1984 en urbo Cascavel (Paranao). Tion ebligis la demokratigo de la lando, finiĝo de la militista diktaturo. Dum la regada tempo de prezidento José Sarney, la posedantoj de bienegoj sabotis ĉiutipan agraran reformon per helpo de armilakj milicioj. Tiutempe la senteruloj organiziĝis per helpo de la eklezio (Comissão Pastoral da Terra, CPT, "Pastora terkomisiono").

la populareco de MST estas dankebla al ties aktiva agado. Tiel ĝi okupis agrojn, organizis grandajn protestojn, malsat-protestojn ktp. Ĝian renomon plibonigis la perforta agado de la polico, militistoj kontraŭ ili. Tiel okazis la 17-an de aprilo 1996 en Eldorado dos Carajás (Parao) masakro, en kiu mortis 19 MST-aktivistoj.

La movado iĝis pli kaj pli agresema. Pro tio en la lastaj jaroj fortiĝis la kritiko rilate ties agadon - pro malestimo de juro, leĝo, arbitra agado kaj la stalinisma agitado en la agrolernejoj de la movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]