Carmel Budiarjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmel Budiarjo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1925 (1925-06-18)
en Londono
Morto 10-an de julio 2021 (2021-07-10) (96-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Londono
Okupo
Okupo aktivisto • tradukisto
vdr

Carmel Budiarjo - naskiĝis la 18-an de junio 1925 en Londono, mortis la 10-an de julio 2021 samloke - estis brita homrajta aktivulino, kiu aparte engaĝiĝis en Indonezio per la organziaĵo TAPOL (mallongigo de la indoneziaj vortoj tahanan politik, "politikaj malliberigitoj"). En 1995 al ŝi kaj al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Carmel Budiarjo venis de juda familio en Londono, kies kontraŭfaŝismaj kredoj influis ŝian maldekstreman politikon. Ŝi ricevis bakalaŭron en Ekonomiko en 1946 de la Universitato de Londono, kie ŝi iĝis aktiva en la Nacia Unio de Studentoj.[1] Laborante en Prago por la maldekstrema Internacia Unio de Studentoj fondita en 1946, ŝi renkontiĝis kun Suwondo Budiardjo, indonezia registara oficisto kun kiu ŝi geedziĝis en 1950. La paro translokiĝis al Indonezio en 1951, kaj ŝi iĝis indonezia civitano en 1954.

Frua kariero[redakti | redakti fonton]

Budiardjo laboris unue kiel tradukisto por Antara, la ŝtata indonezia novaĵagentejo, tiam en ekonomia esplorado por la nacia ministerio de eksteraj aferoj, poste studante ĉe la Lernejo de Ekonomiko de la universitato de Indonezio kaj tiam prelegante en universitatoj en Bandungo kaj Ĝakarto.

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Post kiam generalo Suharto kaptis potencon en 1966, ŝia edzo estis malliberigita, pasigante 12 jarojn en malliberejo. Ŝi mem estis malliberigita en 1968 dum tri jaroj kaj, post sia liberigo en 1971, estis deportita al Anglio.

Reveninte ŝi fondis la organziaĵon TAPOL por kampanji favore al politikaj kaptitoj en Indonezio. La organizaĵo vastigis siajn agadojn, kaj estis elstara en elirado de informoj pri armea agado kaj homaj-rajtoj-malobservoj en Orienta Timoro, invadita kaj okupita fare de Indonezio en 1975, same kiel Okcidenta Papuo kaj Aceh. La Tapol-Bulteno estis grava fonto de informoj pri la homrajta situacio en Indonezio sub la "Nova Ordo" de la generalo Suharto. Ŝi ankaŭ estis la verkinto de kelkaj libroj pri homaj rajtoj kaj politiko en Indonezio. La organizo restas aktiva ankaŭ post la morto de Carmel Budiardjo, kiu daŭre ludis gravan rolon en siaj agadoj ĝis ŝia morto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The International Union of Students, Paul Francis Magnelia, Peninsula Lithograph Company, 1967, p. 75

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]