SEKEM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SEKEM
organizaĵo vd
Dum 1977 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Sidejo Egiptio
Lando Egiptio
TTT Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo SEKEM (kutime literumata nur per majuskloj, kvankam ne temas pri mallongigo) estas socie agrikultura kaj mediprotekta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Egiptio. La evolua iniciato fondiĝis en 1977 fare de Ibrahim Abuleiŝ (aŭ Abu al-Iŝ), arabe إبراهيم أبو العيش, Ibrāhīm Abū al-ʿĪŝ. Li kaj liaj subtenantoj evoluigis proksimume 70 hektarojn da dezerto ĉe la rando de la Nildelto, preskaŭ 60 kilometrojn nordoriente de centra Kairo, uzante metodojn de biodinamika agrikulturo. Rapide la projekto transformis al kompleta vilaĝo aŭ urbeto, kiu nun atendiĝas en la provinco Ŝarkija.

Sekem vidas sin kiel socia entrepreno kiu metas parton de siaj profitoj en bonfarajn projektojn. La nomo Sekem, kiu laŭ propraj asertoj signifu "viveco de la suno" en la antikva egipta lingvo, estis elektita ankaŭ en referenco al antikva egiptuja sceptro, nomata Seĥem.

Intertempe, pluraj kompanioj estis fonditaj sub la ombrelo de la tegmenta organizaĵo Sekem.

En 2003 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ibrahim Abuleiŝ naskiĝis en Egiptio en 1937 kaj elmigris al Graz, Aŭstrio en 1956, kie li studis ĥemion kaj medicinon. En 1975 li vojaĝis al Egiptio kaj trovis sin alfrontita kun la urĝaj problemoj de la lando: malriĉeco, troloĝateco kaj poluo. Influite de tiuj impresoj, li revenis al Egiptio kun sia familio en 1977 kaj fondis la iniciaton Sekem sur terpeco en la dezerto kiun li akiris por sia projekto. Li priskribis sian vizion de Sekem kiel "daŭrigebla evoluo direkte al estonteco en kiu ĉiu persono povas evoluigi sian individuan potencialon, en kiu la homaro vivas en sociaj formoj kiuj reflektas homan dignon; kaj en kiu ĉiuj ekonomiaj agadoj estas farataj laŭ ekologiaj kaj etikaj principoj".[1]

La Sekem-iniciato iom post iom fondis plurajn kompaniojn por prilabori la agrikulturajn produktojn. Jen naskiĝis la kompanioj Atos (plantaj farmaciaĵoj), Lotus (prilaborado de herboj kaj spicoj), NatureTex (fabrikado de vestaĵoj el organika kotono), El Mizan (prilaborado de plantoj kaj kultivado de junaj fruktoj kaj legomplantoj), Libra (eksporto de fruktoj kaj legomoj) kaj ISIS (produktado de organika manĝaĵo). En 2000, tiuj kompanioj estis kunigitaj sub la ombrelo de la organizaĵo Sekem.[2]

Sekem fondis diversajn asociojn por disvastigi la ideon de biodinamika agrikulturo en Egiptujo. La Egiptia Biodinamika Asocio estis fondita fare de Sekem por konsili kaj subteni farmistojn en la transiro de konvencia al biodinamika agrikulturo. La Centro de Organika Agrikulturo en Egiptio estis starigita de Sekem por kontroli kaj atesti ke bienoj vere produktas laŭ la principoj de biodinamika agrikulturo kaj provizi edukajn kursojn.[2]

Aldone al ekonomiaj agadoj, Sekem ankaŭ estas engaĝita en la socia sektoro. La iniciato establis lernejon, universitaton nomatan Heliopolis ("suna urbo"), profesian centron de trejnado, medicinan centron kaj bonfaran fondaĵon. Sekem subtenas siajn dungitojn en iliaj klopodoj kombini laboron kaj karieron disponigante infanĝardenojn kaj infanvartejojn.[2] Krome ankaŭ establiĝis publika valdorfa lernejo malferma al ĉiuj infanoj.

Por certigi travideblecon en ĉiuj agadoj, la iniciato publikigas raporton pri daŭripovo ĉiujare. La raporto estas libere alirebla por ĉiuj interesitoj en la iniciata retejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]