Godavari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Godavari Riverdelto etende al la Golfo de Bengalo (supra rivero en la foto).

La rivero Godavari (en marata: गोदावरी नदी) estas la dua plej longa rivero en Barato post la rivero Gango. Ĝi ekfluas ĉe Trjambakeŝŭar, Maharaŝtro.[1] Ĝi ekfluas en Maharaŝtro kaj fluas orienten dum 1,465 kilometroj (910 mi) pro alflui en la Golfon de Bengalo dreninte la subŝtatojn de Barato nome Maharaŝtro (48.6%), Telangano (18.8%), Andrapradeŝo (4.5%), Ĉatisgarho (10.9%), Madhja-Pradeŝo (10.0%), Odiŝo (5.7%) kaj Karnatako (1.4%)[2] pere de sia etenda reto de alfluantoj. Rimarkindege 3,12,812 km2 granda, ties drenbaseno formas unu el la plej granda riverbasenoj en Barato, nur Gango kaj Induso (ene de la limoj de Barartoj) havas drenbasenojn pli grandan ol ĝi.[3] Laŭ longo, kolektareo kaj elŝarĝo, Godavari estas la plej granda en duoninsula Barato kaj estis kromnomita la 'Dakŝina Ganga' - nome la Sudganga rivero.[4]

Ĝi estas la 77a plej granda rivero en la mondo laŭ akvoŝarĝo.

Estas multaj kaj gravaj akvobaraĵoj sur tiu rivero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]