Madanapalle
Madanapalle | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 517325 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 180 180 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 12 689 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 33′ N, 78° 30′ O (mapo)13.5578.5Koordinatoj: 13° 33′ N, 78° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 695 m [+] | ||
Areo | 14,2 km² (1 420 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Madanapalle [+] | |||
Madanapalle (telugue మదనపల్లె) estas urbego kaj municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Annamayya.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Madanapalle etendiĝas en alteco de 695 metrojn de la marnivelo. Kolar troviĝas 62, Ĉittur 75, Tirupati 99, Kadapa 106, Bengaluro 119, Ĉenajo 191, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 389, Mumbajo 855, Kolkato 1445, tutlanda ĉefurbo Delhio 1682 kilometrojn (aere) [1].
Demografio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo en 2011 Madanapalle havis populacion de 180 180. La legopovo estas 81,40 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Madanapalle estis fondita en 1618. La urbeto travivis plurajn naturajn katastrofojn kiel inundoj, malsatkatastrofoj kaj epidemioj. La municipo estis formita en 1961.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Madanapalle estas fama pro la agrikulturaj produktaĵoj kiel ekzemple tomatoj, mangofruktoj, arakidoj, tamarindofruktoj. Madanapalle estas la plej granda tomatmerkato en Azio. La urbego ankaŭ estas fama pro silkaj produktaĵoj.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La telugua kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Madanapalle.
Religioj[redakti | redakti fonton]
En Madanapalle vivas hinduoj 73,05 %, islamanoj 24,83 % kaj kristanoj 1,66 %.
Edukado[redakti | redakti fonton]
En kampuso kaj institutoj okazas la plej altnivela edukado en Madanapalle. La instruaj lingvoj estas la angla kaj telugua.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Pro la plaĉaj temperaturoj ĉiuj emeritoj sonĝas vivi plu en Madanapalle. La temperaturo varias averaĝe inter 20-30 °C. Jare pluvas po 643 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Preter Madanapalle branĉa fervoja linio funkcias. kaj 5 vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. Tri naciaj aŭtovojoj kaj grava ŝoseo pasas tra la urbego.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Madanapalle naskiĝis Jiddu Krishnamurti.