Ĉittur
Ĉittur | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 517001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 722 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 496 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 12′ N, 79° 7′ O (mapo)13.279.116666666667Koordinatoj: 13° 12′ N, 79° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 333 m [+] | ||
Areo | 35,75 km² (3 575 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chittoor [+] | |||
Ĉittur (telugue చిత్తూరు) estas urbego kaj municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉittur etendiĝas sur montetaro laŭ rivero en alteco de 334 metrojn de la marnivelo. Velor troviĝas 33, Tirupati 57, Madanapalle 76, Kanĉipuram 78, Kolar 106, Ĉenajo 120, Bengaluro 168, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 391, Mumbajo 927, Kolkato 1428, tutlanda ĉefurbo Delhio 1725 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 160 722 loĝantoj sur areo de 35,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 496 loĝantoj/km². Kun la aglomeraĵo en 2011 estis 175 647. La legopovo estas 90,60 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La distrikto de Ĉittur abundas je pluraj prahistoriaj lokoj. La konata historio komenciĝas en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Pluraj dinastioj regadis en la areo. Dum dominado de britoj en la 19-a jarcento Ĉittur jam estis distrikta sidejo. La municipo estis formita en triagrade en 1917, duagrade en 1950, unuagrade en 1965, specialgrade en 1980. La urbego estis levita al pli alta rango en 2012.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉittur estas signifa komerca loko pri la agrikulturaj produktaĵoj kiel ekzemple tomatoj, mangofruktoj, grenoj, sukerkanoj, arakidoj. Oni produktas ankaŭ oleosemojn, kokaĵojn kaj laktojn. Signifaj okupiĝoj estas teksado kaj silkaj produktoj. Proksime minejo de granitoj funkcias.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo en Ĉittur. Signifa malplimulto de tamiloj vivas en la urbego.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Ĉittur vivas precipe hinduoj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En institutoj kaj kolegioj okazas la plej altnivela edukado en Ĉittur. La instruaj lingvoj estas la angla kaj telugua.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĉittur situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe po 862 mm. Inter julio-novembro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 22-33 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉittur troviĝas laŭ branĉa fervoja linio konstruita en 1891. Pluraj ĉefvojoj kuras al la urbego, el kiuj aparte menciindas vojoj el Ĉenajo kaj Bengaluro. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno funkcias en Tirupati, la internacia en Bengaluro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- hinduaj temploj
- fortikaĵo proksime