Velor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velor
urbo
Administrado
Poŝtkodo 632014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 484 690  () [+]
Geografio
Geografia situo 12° 56′ N, 79° 8′ O (mapo)12.93333333333379.133333333333Koordinatoj: 12° 56′ N, 79° 8′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Velor (Tamilnado)
Velor (Tamilnado)
DEC
Velor
Velor
Situo de Velor
Velor (Barato)
Velor (Barato)
DEC
Velor
Velor
Situo de Velor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vellore [+]
vdr


Velor, Pri tiu ĉi sono aŭdu tamile வேலூர்) estas urbego en suda Barato en subŝtato Tamilnado en la samnoma Distrikto Velor, kies sidejo ĝi estas. La historiaj loknomoj estis RayavelurVellaimaanagar.

Templo en Velor

Geografio[redakti | redakti fonton]

Velor situas sur montetaro en averaĝa alteco de 220 metrojn laŭ dekstra bordo de rivero. Kanĉipuram troviĝas 63, Pallavaram 64, Tirupati 85, Kolar 111, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 117, Bengaluro 169, Salem (Barato) 176, Mumbajo 952, Kolkato 1451, tutlanda ĉefurbo Delhio 1758 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2021 Velor havis 423 425 da loĝantoj. Jam en la 1950-aj jaroj Velor atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Fortikaĵo

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la konata historio Velor apartenis al la ĉola dinastio, poste pluraj reĝoj sekvis. En la 14-a jarcento Suda Hindio estis invadita fare de la Delhia Sultanlando. En la 16-a jarcento oni konstruis fortikaĵon. Dum la unua duono de la 19-a jarcento la urbo venis sub britan regon, kiu daŭris ĝis 1947. La unua ribelo kontraŭ brita rego erupciis en 1806.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Velor la plej grava ekonomia sektoro estas la ledindustrio, poste agrikultura komerco kaj industrioj (precipe aŭtoproduktado). La sanindustrio kreskas rapide, la urbego estas grava centro por medicina turismo en Barato.

Religio kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Velor estas hinduismo (70.09%), poste islamo (24.28%) kaj kristanoj (4.79%). La tamila estas la ĉeflingvo parolita en la grandurbo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Velor estas konsiderita elstara celloko por medicina kaj teknologia edukoj en la ŝtato, ankaŭ universitato kaj kolegioj funkcias. Kristana Medicina Kolegio-Hospitalo estas unu el la plej grandaj hospitaloj eĉ en Azio. Ĝi estas grava sanprovizanto por la ĉirkaŭaj distriktoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Velor havas tri ĉefajn stacidomojn, krome tie kruciĝas 2 gravaj vojoj. Flughaveno estas videbla sur la mapo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Velor situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe 1034 mm, ofte en la 2-a jarparto pluvas. Februare praktike ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C.

Katedralo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Larĝa panoramo de Velor
Larĝa panoramo de Velor