Eluru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eluru
City in India
Administrado
Poŝtkodo 534001 • 534005 • 534006
Demografio
Loĝantaro 203 780  (2011) [+]
Loĝdenso 17 689 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 43′ N, 81° 6′ O (mapo)16.71166666666781.103055555556Koordinatoj: 16° 43′ N, 81° 6′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 11,52 km² (1 152 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Eluru (Andra-Pradeŝo)
Eluru (Andra-Pradeŝo)
DEC
Eluru
Eluru
Situo de Eluru
Eluru (Barato)
Eluru (Barato)
DEC
Eluru
Eluru
Situo de Eluru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eluru [+]
vdr


Eluru (telugue ఏలూరు) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto Eluru.

Templo en Eluru

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eluru etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 22 metrojn de la marnivelo. Tadepalligudem troviĝas 45, Bhimavaram kaj Bengala Golfo po 49, Vijayawada 54, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 68, Mumbajo 913, Kolkato 999, tutlanda ĉefurbo Delhio 1384 kilometrojn (aere) [1].

Aerfoto en Eluru

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Eluru havis populacion de 214 414 kun la aglomeraĵo 250 693, laŭ takso kun la aglomeraĵo en 2021 380 000. La legopovo estas 83,90 %.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Eluru devenas de la 2-a jarcento. Ĝiaj historiaj nomoj estis "Helapuri" kaj "Ellore". Pluraj dinastioj estis la regantoj. En 1753 francoj alvenis, sed post kelkaj jaroj la areo ŝanĝiĝis al brita kolonio ĝis 1947. Dum brita rego Eluru estis armea stacio, ricevis municipan statuson en 1866, ekde 1925 ankaŭ distrikta sidejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 17-a jarcento Eluru estis konata pro tapiŝoteksado fare de persoj. Nuntempe la ekologiaj tapiŝoj estas eksportitaj al Usono, Aŭstralio, Germanio kaj Britio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La telugua estas oficiala lingvo en Eluru. La instruaj lingvoj estas la angla, la telugua kaj la urdua.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En pluraj kolegioj okazas la plej alta edukado en Eluru.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Eluru vivas hinduoj (90%), muslimoj (7%) kaj kristanoj (preskaŭ 3%) .

Klimato[redakti | redakti fonton]

La temperaturo en Eluru varias averaĝe inter 23-33 °C. Jare pluvas po 992 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Eluru

Eluru havas trairantan fervojan linion kaj 7 vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. Enurbe estas aŭtobusa stacidomo. Enurbe privataj aŭtorikiŝoj, taksioj kaj busetoj trafikas. Eluru havas propran flughavenon, tamen 35 km-ojn for.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • temploj
  • Budha parko kun statuo 23 metrojn alta
  • komence malprofunda dolĉakva lago - renkontejo de migrobirdoj