Mahbubnagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahbubnagar
municipal corporation in India • City in India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 509001
Demografio
Loĝantaro 190 400  (2011) [+]
Loĝdenso 3 701 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 44′ N, 77° 59′ O (mapo)16.73333333333377.983333333333Koordinatoj: 16° 44′ N, 77° 59′ O (mapo) [+]
Alto 498 m [+]
Areo 51,44 km² (5 144 ha) [+]
Mahbubnagar (Telangano)
Mahbubnagar (Telangano)
DEC
Mahbubnagar
Mahbubnagar
Situo de Mahbubnagar
Mahbubnagar (Barato)
Mahbubnagar (Barato)
DEC
Mahbubnagar
Mahbubnagar
Situo de Mahbubnagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mahabubnagar [+]
vdr

MahbubnagarMahbub Nagar (telugue మహబూబ్ నగర్) estas universitata urbego en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Eduka oficejo en Mahbubnagar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mahbubnagar situas sur montetaro en alteco de 498 metrojn de la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Hajderabado troviĝas 84, Rajĉur 93, Kurnul 103, Gulbarga 140, Nalgonda 141, Mumbajo 601, Kolkato 1263, tutlanda ĉefurbo Delhio 1323 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Mahbubnagar havis populacion de 222 573. La legopovo estas 84%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historiaj nomoj de Mahbubnagar estis Palamooru kaj Rukmammapeta. La urbego estas distrikta sidejo ekde 1883, tiam Mahbub Nagar ricevis fervojan kontakton. La komunumo iĝis triagrada municipo Nagar-municipo en 1942, duagrada en 1959, unuagrada en 1983, specialgrada en 2004.

Universitata pordego

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la plej grava lingvo kun oficiala statuso en Mahbubnagar.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Mahbubnagar vivas precipe hinduoj (64%) kaj muslimoj (34%).

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Mahbubnagar jare pluvas averaĝe po 771 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mahbubnagar havas trairantan fervojan linion kun stacidomo kaj 4 forirantajn ĉefvojojn kun kelkaj flankovojoj. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Mahbubnagar Universitato Palamuru funkcias kun kelkaj kolegioj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans